Esivo
Esivo (el latina esse = „esti“) estas kazo en Finn-ugra lingvaro, kiu esprimas staton.
En la germana la esivo respondas ĉiam al la vorto „als“ en esprimoj kiel ekz. „als Lehrer“ ("kiel instruisto").
Finne
[redakti | redakti fonton]En la Finna lingvo la esivo havas la finaĵon -na resp. -nä, ekz. lapsena = „kiel infano“. La finaĵo en pluralo estas -ina/-inä/-eina,-einä. La finaĵo varias laŭ la vokala harmonio. Ĉe vortoj kun konsonanta alterno (germane Stufenwechsel) estas uzata la „forta“ ŝtupo. Ekzemploj:
- kiss/-ana, kiss/-oina
- koir/-ana, koir/-ina
- lehm/-änä, lehm/-inä
Esivo ankaŭ tre ofte tempe estas uzata, antaŭ ĉio ĉe semajntagoj, ekz.: Tulen perjantaina. = „Mi venas vendrede.“
Estone
[redakti | redakti fonton]En la Estona lingvo la finaĵo estas -na resp. en pluralo -tena abo -dena, ekz. müüjana = „kiel vendisto“
Samea
[redakti | redakti fonton]En la Samea lingvo la esivo havas la finaĵon -n, ĉe kiu ne estas distingata inter singularo kaj pluralo. En vortoj kun konsonanta alterno la esivo havas la saman ŝtupon kiel la nominativo en singularo.
Ekzemplo: Son lea isidin dálus. = „Li estas kamparano sur korto.“ (laŭvorte.: „kiel kamparano“)
Hungare
[redakti | redakti fonton]La Hungara lingvo konas du formojn de la esivo [1] [2] [3]. Ambaŭ formoj estas en la ĉiutaga lingvo eĉ maloftaj kaj troviĝas normale nur en la skriba formo (literatura).
Esivo modala
[redakti | redakti fonton]Esivo modala estas formata per la sufikso -ul aŭ -ül. Ĝi estas laŭvorte komprenebla kiel „wie“ aŭ „als“ (esperante "kiel"). Ekzemploj:
- barátjául fogad = „akceptas kiel amikon“ (t.e., ne devas esti iu amiko)
- fivérül szeret = „amas kiel fraton“ (ankaŭ se li tio ne estas)
- kutyául érzi magát = „sentas sin kiel hundo“ (kvankam li evidente ne estas hundo)
- hajóul = „kiel ŝipo“
- például = „kiel ekzemplo“
Esivo formala
[redakti | redakti fonton]Esivo formala estas formata per la sufikso -ként. Ĝi signifas germane tiel kiel „als“ (kiel). Kiel:
- tanárként dolgozik = „laboras kiel instruisto“ (t.e., li estas en ĉi tiu momento instruisto)
- orvosságként bevette = „manĝis/prenis kiel medikamenton“ (t.e. tiel multe kiel, ĝi estas medikamento)
- elsőként = „kiel unua“
Noto
[redakti | redakti fonton]Fontoj
[redakti | redakti fonton]- Kauderwelsch Band 15, Finnisch Wort für Wort, 2002, ISBN 3-89416-014-4, paĝoj 32 – 33
- Dr. Richard Semrau: Langenscheidts Praktisches Lehrbuch Finnisch, 1995, ISBN 3-468-26140-3, p. 117
- Kauderwelsch Band 55, Estnisch Wort für Wort, 2002, ISBN 3-89416-245-7, p. 51
- Hans-Hermann Bartens: Lehrbuch der samischen (lappischen) Sprache, Helmut Buske Verlag, Hamburg 1989, ISBN 3-87118-885-9, paĝoj 118 – 121, 131 – 133, 511
|