Erin Brockovich (filmo)
Erin Brockovich | |
---|---|
filmo | |
Originala titolo | Erin Brockovich |
Originala lingvo | angla lingvo |
Kina aperdato | 14 mar. 2000, 6 apr. 2000, 2000 |
Ĝenro | filmbiografio, drama filmo |
Kameraado | Edward Lachman |
Reĝisoro(j) | Steven Soderbergh |
Produktisto(j) | Danny DeVito • Stacey Sher • Gail Lyon • Michael Shamberg |
Scenaro | Susannah Grant |
Filmita en | Kalifornio |
Loko de rakonto | Kalifornio |
Muziko de | Thomas Newman |
Rolantoj | Julia Roberts • Albert Finney • Aaron Eckhart • Marg Helgenberger • Peter Coyote • Cherry Jones • Wade Williams • Scotty Leavenworth • Conchata Ferrell • Erin Brockovich • T. J. Thyne • Tracey Walter • William Lucking • Edward L. Masry • Michael J. Harney • Joe Chrest • Pat Skipper • David Brisbin |
Produktinta firmao | Jersey Group |
Honorigoj | Akademia Premio por la Plej Bona Aktorino |
IMDb | |
Erin Brockovich estas usona biografia prijura drama filmo de 2000 reĝisorita de Steven Soderbergh kaj verkita de Susannah Grant. La filmo rekreas la veran historion de Erin Brockovich, ludita de Julia Roberts, kiu entreprenis juran proceson kontraŭ la entrepreno Pacific Gas and Electric Company pri ties kulpeco ĉe la poluado de grundakvo de Hinkley. La filmo iĝis sukcesa ĉe kritikistoj kaj ĉe la komerca biletvendado.
Intrigo
[redakti | redakti fonton]Erin Brockovich edukas sola siajn tri filojn, estante nedungita, ŝi serĉas malespere laborpostenon. Viktimo de trafikakcidento, ŝi kontaktas kun kabineto de advokatoj estritaj de Edward L. Masry por reprezenti ŝin. Tiu estas konvinkita venki en la proceso, sed neatendite ŝi malvenkas. Erin premas Masry por ke li dungu ŝin; li akceptas sed nur por arkivoj.
Tamen ŝi malkovras en minora dokumentaro, ke societo de energidistribuado, la Pacific Gas and Electric Company (PG&E), filio de granda societo, aĉetas unu post alia la domojn de kalifornia urbeto Hinkley en la Mojave-Dezerto. Tie nombraj lokanoj suferas gravajn sanproblemojn, kiaj kancerojn. Esplorante surloke, ŝi malkovras, ke tiuj gravaj malsanoj estas okazigitaj de la trinkakvo kiu enhavas toksajn forĵetaĵojn, ĉefe kromio heksavalento (aŭ kromio-6), elirintajn el malvarmiga akvo de uzino.
ŝi batalas sola dekomence, sed arigas pruvojn, motivigas unu post alia la lokanojn, konvinkas sian dunganton pri la amplekso de la afero, por finfine akiri gravan kompenson por ĉiu el la viktimoj de la poluinta societo.
Geaktoraro kaj roluloj
[redakti | redakti fonton]- Julia Roberts kiel Erin Brockovich
- Albert Finney kiel Edward L. Masry
- Aaron Eckhart kiel George, bicikla fianĉo de Erin
- Marg Helgenberger kiel Donna Jensen
- Tracey Walter kiel Charles Embry
- Peter Coyote kiel Kurt Potter
- Cherry Jones kiel Pamela Duncan
- Conchata Ferrell kiel Brenda, sekretariino de Mr. Masry
- Adilah Barnes kiel Anna, sekretariino de Mr. Masry
- Scarlett Pomers kiel Shanna Jensen
- Michael Harney kiel Pete Jensen
- Veanne Cox kiel Theresa Dallavale
- Scotty Leavenworth kiel Matthew Brown