Saltu al enhavo

Enciklopedia vortaro Brockhaus-Jefron

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Энциклопедический словарь
eldono aŭ traduko
Aŭtoroj
Aŭtoro diversaj aŭtoroj
Lingvoj
Lingvo rusa lingvo
Eldonado
Eldondato 1907
Loko Sankt-Peterburgo
Eldonejo Brockhaus–Efron
Ĝenro enciklopedioenciklopedia vortaro
vdr

La Enciklopedia vortaro Brockhaus-Efron ruse Енциклопедический словарь Брокгауза и Эфрона, Entsiklopedicheskiy slovar' Brokgauza i Yefrona, mallonge? ruse клопедический словарь и Эфрона aŭ en la inicialoj ЕСБЕ - EVBJ) estas multvoluma kaj ampleksa enciklopedia verko en la rusa lingvo (inter 35 kaj 86 volumoj, laŭ eldonoj). Ĝi enhavas 121 240 artikolojn, 7 800 bildojn kaj 235 mapojn. Ĝi estis eldonita en Imperia Rusio en la jaroj 1890-1907, kiel komuna entrepreno de eldonejoj de Leipzig kaj Sankt-Peterburgo.

Konataj rusaj fakuloj kiel Dmitrij Mendelejev, Vladimir Solovjov, Semjon Wengerov (1855–1920), Nikolaj Knipowitsch kaj Andrej Beketov (1825–1920) kontribuis al la verkado de la konversacia leksikono kaj vortaroj. La Enciklopedia Slovaro estis dezajnita, por tiel diri, kiel la ŝtata enciklopedio de la Rusa Imperio kaj la rusa ekvivalento al la Brockhaus Enzyklopädie kaj la Encyclopaedia Britannica.

Aparte grandan lokon en la Vortaro okupas artikoloj pri la historio de Rusio, ties scienco, edukado, industrio kaj kulturo; ekzemple la artikolo “Rusio” okupas du kaj duonon da volumoj.

Represaĵoj aperis post la dissolvo de Sovetunio. Ĉio el la materialo estas en la publika domajno.

Referencoj

[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]