Saltu al enhavo

Emanuelo Velikovskij

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Emanuelo Velikovskij
Persona informo
Naskiĝo 10-an de junio 1895 (1895-06-10)
en Vicebsko
Morto 17-an de novembro 1979 (1979-11-17) (84-jaraĝa)
en Princeton
Lingvoj anglahebrea
Loĝloko VicebskoMoskvoMonpeljeroEdinburgoMoskvoMoskvoBerlinoJerusalemoĤajfoTel-AvivoNov-JorkoPrinceton
Ŝtataneco Rusia Imperio
Brita mandato Palestino
Usono Redakti la valoron en Wikidata
Alma mater Moskva Ŝtata Universitato - medicino (1915–1921)
Medvednevskaya gymnasium (en) Traduki (–1912) Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo psikoterapiisto
verkisto
eldonisto
mitologo Redakti la valoron en Wikidata
Verkoj Worlds in Collision
Ages in Chaos
vdr

Emanuelo Velikovskij (ruse Иммануи́л Велико́вский), naskiĝis 10-a de junio 1895 en Vicebsko (tiame en la Rusia Imperio, nuntempe en Belorusio), mortis 10-a de novembro 1979 en Princeton (Usono), estis rus-usona psikanalizisto, verkisto kaj katastrofisto[1][2][3]. Li estas la verkinto de pluraj libroj proponantaj pseŭdohistoriajn interpretojn de antikva historio, inkluzive de la usona furorlibro Worlds in Collision publikigita en 1950[4]. La laboro de Velikovskij estas ofte citita kiel kanona ekzemplo de pseŭdoscienco kaj estis utiligita kiel ekzemplo de la demarkacia problemo[5].

Liaj libroj uzas komparan mitologion kaj antikvajn literaturajn fontojn (inkluzive de la Malnova Testamento) por argumenti ke la Tero suferis katastrofajn alproksimiĝojn kun aliaj planedoj (ĉefe Venuso kaj Marso) en antikva historio. Enklasiginte Velikovskij-on inter katastrofistoj inkluzive de Hans Bellamy , Ignatius Donnelly , kaj Johann Gottlieb Radlof[6], la britaj astronomoj Victor Clube kaj Bill Napier notis "(...) Velikovskij ne estas tiel multe la unua el la novaj katastrofistoj (...) ; li estas la lasta en vico de tradiciaj katastrofistoj irantaj reen al mezepokaj tempoj kaj verŝajne pli frue."[7] Velikovskij argumentis ke elektromagnetaj efikoj ludas gravan rolon en ĉiela mekaniko. Li ankaŭ proponis reviziitan kronologion por antikva Egiptio, Grekio, Izraela Lando, kaj aliaj kulturoj de la antikva Proksima Oriento. La reviziita kronologio celis klarigi la tielnomitan "malhelan epokon" de la orienta Mediteranea Maro (ĉ. 1100-750 a.K.) kaj akordigado de bibliaj raportoj kun arkeologio kaj egiptia kronologio.

Ĝenerale, la teorioj de Velikovskij estis ignoritaj aŭ vigle malakceptitaj fare de la akademia komunumo[8]. Tamen, liaj libroj ofte vendiĝis bone kaj akiris entuziasman subtenon en nekleraj cirkloj, ofte instigitaj per asertoj de maljusta traktado de Velikovskij fare de scienca akademiularo[9]. La konflikto ĉirkaŭ lia laboro kaj ĝia ricevo ofte estas referita kiel "la Velikovskija afero"[10].

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. Immanuel Velikovsky ĉe la Encyclopædia Britannica
  2. Goodman, George (18-a de Novembro 1979). "Immanuel Velikovsky, Who Wrote 'Worlds in Collision,' Is Dead at 84". The New York Times.
  3. Bader, Christopher D. (1-a de Aŭgusto 2014). "The Pseudo-Science Wars: Immanuel Velikovsky and the Birth of the Modern Fringe". Nova Religio. 18 (1): 123–125. doi:10.1525/nr.2014.18.1.123
  4. "Dr. Immanuel Velikovsky - Scientist" (arkivo)
  5. Gordin, Michael D. (2012). The Pseudoscience Wars: Immanuel Velikovsky and the Birth of the Modern Fringe. Chicago, London: University of Chicago Press. ISBN 978-0-226-30442-7.
  6. "Johann Gottlieb Radlof — The Velikovsky Encyclopedia". Velikovsky.info.
  7. Clube, S. V. M. and Bill Napier 1984. Velikovskians In Collision. Quadrant (Sydney). Jan.-Feb., pp. 33–34; represite in Kronos vol. IX, no. 3, 1984. pp. 44–49
  8. Clube, S. V. M. and Bill Napier 1984. Velikovskians In Collision. Quadrant (Sydney). Jan.-Feb., pp. 33–34; reprinted in Kronos vol. IX, no. 3, 1984. pp. 44–49
  9. Cohen, Daniel (1967). Myths of the Space Age, Dodd Mead. LCCN 67-25108. Chap. VIII, Immanuel Velikovsky — the Man Who Challenged the World, pp. 172–94.
  10. Cohen, Daniel (1967). Myths of the Space Age, Dodd Mead. LCCN 67-25108. Chap. VIII, Immanuel Velikovsky — the Man Who Challenged the World, pp. 172–94.