La komunumo per individua motora trafiko konektiĝas al la aŭtovojo (atentu: rekte ĉe la loko estas longa dekliva malsupreniro, kie facilas per rapide veturi: tion scias la ŝtato, tie amplekse fotas kaj tiam enkasigas punpagojn). Ankaŭ estas loka fervoja stacidomo kaj la moderna stacidomo Limburg por ICE-rapidtrajnoj foras nur malmultajn kilometrojn. Krome la lokon oni kompreneble ankaŭ per bicikloj atingas facile, kaj se oni alvojaĝas per kajako per la rivero Lahn, oni elboatiĝu en Limburg.