Saltu al enhavo

Elisabetta Dami

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Elisabetta Dami
Persona informo
Naskiĝo 30-an de novembro 1957 (1957-11-30) (66-jaraĝa)
en Milano
Lingvoj itala vd
Ŝtataneco Italio Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Alia nomo Gerónimo Stilton/ Tea Silton vd
Okupo verkisto de porinfana literaturo
verkisto Redakti la valoron en Wikidata vd
Verkado
Verkoj Geronimo Stilton vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Elisabetta Maria DAMI (la 1an de januaro 1958, en Milano) estas itala porinfana verkinto, kiu estas plej bone konata por kreanta la libroserion Geronimo Stilton. En ĉi tiu serio, kiel tiu pri Thea Stilton, ŝi ne estas nomita kiel la aŭtoro, sed la rolulo de Geronimo Stilton aŭ Thea Stilton aperas kiel la aŭtoro. La Geronimo Stilton rakontoj estis tradukitaj en 49 lingvojn [1] kaj vendis pli ol 180 milionoj da kopioj [2].

Dami naskiĝis en Milano en 1958 kaj ekde la aĝo de 13 jaroj laboris kun sia patro Piero Dami en sia libroeldonejo Dami Editore. Laborante en eldonado, ŝi vojaĝis ĉirkaŭ la mondo en la aĝo de 20 kaj komencis verki. Tiuj ĉi mondvojaĝoj same kiel la sportaj defioj kiujn ŝi entreprenis ekde la aĝo de 23 havis fortan influon sur ŝiaj pli postaj rakontoj. Dum ŝiaj vojaĝoj tra Ameriko, ŝi estis adoptita fare de la hopio- popolo kaj la ĉerokea popolo. Ŝi havas licencon de piloto, plurfoje plenumis paraŝutsaltojn kaj ricevis la taŭgan ekzamenan licencon, ŝi partoprenis en la tutlande konata traviva trejnado ĉe la Outward Bound School en Majno kaj trifoje kuris la Novjorkan Maratonon kaj la ralio “100kms de la Saharo[3][4] .

En la 1990-aj jaroj ŝi komencis volontuli en infanhospitaloj. Inspirite de la kuracisto Patch Adams, ŝi komencis verki amuzajn rakontojn por infanoj pri muso nomata Geronimo Stilton. Ŝiaj spertoj dum ŝiaj tutmondaj vojaĝoj formas ŝiajn verkojn same kiel siajn proprajn karakterajn trajtojn: rakontoj kiuj estis amuzaj kaj aventuraj (sed ankaŭ plenaj de bonaj valoroj) de timema, tenera kaj mallerta muso: Geronimo Stilton [5].

En 2000 estis eldonita la unua volumo de la infanlibroserio "Geronimo Stilton", kiu aktuale en 2022 enhavas 100 volumojn. Pro ĝia sukceso, la serio estas adaptita al televidserio de 78 epizodoj en 3 sezonoj. La epizodo " Geronimo Stilton in the Kingdom of Fantasia " estis transformita en muzikon. De 2014, la Stilton-serio estos kompletigita per la rakontoj de Thea Stilton en "La Thea Fratinoj".

Referencoj

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]
  • "Elisabetta Dami. Fòrum IMPULSA 2012" aŭdio-video (4 julio 2012) ĉe youtube; vimeo
  • Elisabetta Dami [1] (11 decembro 2010) ĉe la Repubblica