Eat Pray Love
Eat Pray Love | |
---|---|
filmo | |
Originala titolo | Eat Pray Love |
Originala lingvo | itala lingvo • angla lingvo |
Kina aperdato | 23 sep. 2010, 14 okt. 2010 |
Ĝenro | romantika komedio, komedia dramo, film based on book, drama filmo, filmbiografio |
Kameraado | Robert Richardson |
Reĝisoro(j) | Ryan Murphy |
Produktisto(j) | Brad Pitt |
Scenaro | Jennifer Salt • Ryan Murphy |
Filmita en | Nov-Jorko • Indonezio |
Loko de rakonto | Nov-Jorko • Barato |
Muziko de | Dario Marianelli |
Rolantoj | Javier Bardem • Billy Crudup • Richard Jenkins • Viola Davis • James Franco • Julia Roberts • Mike O'Malley • David Lyons • Luca Argentero • Andrea Di Stefano • Arlene Tur • Christine Hakim • Natalie Gal • Tuva Novotny • Ashlie Atkinson • Lisa Roberts Gillan • Lidia Biondi |
Produktinta firmao | Plan B Entertainment Columbia Pictures |
IMDb | |
Eat Pray Love (Manĝi preĝi ami) estas usona biografia amafera drama filmo de 2010 en kiu stelulas Julia Roberts kiel Elizabeth Gilbert, bazita sur la samnoma memorlibro de Gilbert de 2006. Ryan Murphy kunverkis kaj reĝisoris la filmon, kiu estis publikigita en Usono la 13an de Aŭgusto, 2010. Ĝi ricevis kontraŭajn recenzojn el kritikistoj, sed estis financa sukceso, enspezante 204.6 milionojn da usonaj dolaroj tutmonde kontraŭ 60 milionoj de buĝeto.
Intrigo
[redakti | redakti fonton]Elizabeth 'Liz' Gilbert estis edzino dum ok jaroj, posedas domon, kaj havas sukcesan karieron. Tamen, spite sian ŝajnan stabilan vivon, ŝi sentas sin perdiĝinta kaj konfuza. Liz decidas divorci el sia edzo, Stephen, kion li penas akcepti. Dum tiu periodo, ŝi havis mallongan amaferon kun David, juna aktoro. Ĵus divorciĝinta kaj frontante necertecon, Liz entreprenas transforman veturadon en Italion, Baraton, kaj Bali, serĉante mem-malkovron.
Dum siaj vojaĝoj, Liz malkovras la plezuron de la itala kuirarto, pri kiu ŝi abunde konsumas paston kaj glaciaĵojn dum kvar monatoj. Ŝi renkontiĝas kun nova sveda amiko kiu enkondukas ŝin al privata itala tutoro, kaj ili kuncelebras Dankotagon antaŭ Liz ekveturas al Barato. Tie, Liz restas ĉe aŝramo kie ŝi esploras la povon de preĝado. 'Texas Richard' iĝas kaj defio kaj subtena sistemo por ŝi. Poste ŝi veturas al Bali, Indonezio.
Tie, Liz renkontiĝas kun Ketut, loka kuracisto, kaj sekvas taskojn kiujn li rekomendas al ŝi. Biciklante, ŝi akcidentas kontraŭ Felipe, brazila, kaj serĉas traktadon por vundo el Wayan, vilaĝa kutacisto. Dum sia rekupero, ŝi renkontiĝas kun Armenia, kiu kuraĝigas ŝin aliri al vilaĝaj festivaloj. Tie, Felipe pardonpetas pro la akcidento, kaj ili ekkonversacias. Spite la klopodojn de Armenia kunigi ŝin al aliulo, Liz amikiĝas kun Felipe. Ili pasigas tempon kune, kaj Liz organizas monkolektadon por la domo de Wayan, atingante ĉirkaŭ 18 000 usoanjn dolarojn.
Kiam Felipe proponas, Liz akceptas pasigi tempon solaj malproksime, sed ŝi laciĝas je tio kaj ekrompas la engaĝiĝon. Kiam ŝi prepariĝas por lasi Bali, Liz serĉas konsilon el Ketut, kiu kuraĝigas ŝin aliri al amo sentime. Inspirita, Liz kuras al Felipe kaj konfesas sian amon al li, finfine trovante internan pacon kaj la ekvilibron de la vera amo neatendite.
Geaktoraro kaj roluloj
[redakti | redakti fonton]- Julia Roberts kiel Elizabeth "Liz" Gilbert
- Javier Bardem kiel Felipe, brazila negocisto al kiu Liz enamiĝas
- James Franco kiel David, kun kiu Liz havas intensan rilaton je la finigo de sia divorco
- Richard Jenkins kiel Richard, Teksasa amiko de Liz en barata aŝramo
- Viola Davis kiel Delia Shiraz, plej bona amikino de Liz
- Billy Crudup kiel Stephen, eks-edzo de Liz
- Hadi Subiyanto kiel Ketut Liyer, konsilist de Liz en Indonezio
- Mike O'Malley kiel Andy Shiraz, edzo de Delia
- Tuva Novotny kiel Sofi, sveda amiko de Liz en Romo
- Luca Argentero kiel Giovanni, itala tutoro de Liz kaj amato de Sofi
- Sophie Thompson kiel Corella, virino en la barata aŝramo
- Rushita Singh kiel Tulsi, amikino de Liz en la aŝramo
- Christine Hakim kiel Wayan, amikino de Liz en Indonezio
- Arlene Tur kiel Armenia
- Gita Reddy kiel Guruo
- Laksmi De-Neefe Suardana kaj Dewi De-Neefe Suardana kiel la posedantoj de la Indusa restoracio.