Durfort-Lacapelette
Durfort-Lacapelette | |||
---|---|---|---|
komunumo en Francio vd | |||
Administrado | |||
INSEE kodo | 82051 [+] | ||
Poŝtkodo | 82390 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 843 (2021) [+] | ||
Loĝdenso | 24 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 44° 11′ N, 1° 9′ O (mapo)44.1863888888891.155Koordinatoj: 44° 11′ N, 1° 9′ O (mapo) [+] | ||
Alto | 195 m [+] | ||
Areo | 35,83 km² (3 583 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Durfort-Lacapelette [+] | |||
Durfort-Lacapelette estas franca komunumo en la departemento Tarn-et-Garonne kaj en la regiono Okcitanio. Oni nombris 841 enloĝantojn laŭ censo plenumita en 2020. Ĝiaj loĝantoj nomiĝas Durfortais.
Durfort-Lacapelette estas neordinara komunumo, pro tio ke ĝi entenas kvin paroĥojn, sed neniu en la urbeto mem.
La paroĥoj :
Preĝejo Saint-Hubert.
Preĝejo Saint-Paul des Brugues. Konstruaĵo originanta de 1875 situanta ĉirkaŭ 1 km sudoriente de la centro de Lacapelette.
Preĝejo Saint-Hilaire. La preĝejo, kiu devenas de la 15-a jarcento, estis parte rekonstruita en la 19-a jarcento (aldono de du kapeloj kaj konstruado de la navvolbo ĉirkaŭ 1875).
Preĝejo de Saint-Martin. La konstruaĵo estas notita en la buleo de la Papo Urbano la 2-a en la 7-a de marto 1097. Preĝejo rekonstruita en la 17-a jarcento.
Preĝejo Saint-Simplice. La konstruaĵo estis rekonstruita en la 17-a jarcento. Aldono de kapelo norde en 1863; parta rekonstruo inter 1895 kaj 1898.