El Vikipedio, la libera enciklopedio
La distrikto Freudenstadt situas en la federacia lando Baden-Virtembergo de Germanio. Ĝia administra sidejo estas la urbo Freudenstadt. La distrikto estas parto de la distriktaro Karlsruhe kaj de la regiona ligo Norda Nigra Arbaro.
La distrikto havas areon de 870 km², kaj fine de decembro 2022 ĝi havis 121 164 loĝantojn. Najbaras la distriktoj Calw norde, Tübingen kaj Zollernalb oriente, Rottweil sude kaj Ortenau okcidente kaj Rastatt nordokcidente. Laŭ nombro de loĝantoj la distrikto estas la dua plej malgranda distrikto de la federacia lando. 62 procentroj el la distriktaj loĝantoj estas protestantaj kristanoj.