Diskuto:Ig-Nobel-premio
Mi renomis la artikolon laŭ la vorto uzata en la artikolo mem, sed la originala vortludo ja perdiĝas en Esperanto. Supozeble la organizantoj de la premio ĝis nun ne elektis esperantan nomon. Ĉu eble "Premio Mal-Nobel" aŭ "Mal-Nobel-Premio"? -- Umberto 14:39, 5. Apr 2005 (UTC)
- Kial Premio kaj ne premio? (Eventoj de hodiaŭ: Nobel-premiito Reinhard Selten ....)
- Ig- estas internacia. ĉu necesas ĉion traduki? La hungaroj kaj neniu kreas novan esprimon por tiu.
- Rid-Nobel-premio Narvalo 16:35, 5. Apr 2005 (UTC)
Ig- estas internacia...Hm kaj signifas kion?
- Premio Nebela
- Bobelpremio
- Nebulpremio
nebulpremio plaĉas al mi:)Narvalo 18:20, 5. Apr 2005 (UTC)
Tre interesaj kaj plaĉaj proponoj. Sed, kial mi majuskligis la inicialon de "premio"? Nu, mi pensis, ke la tutaĵo "INP" (aŭ kiel ajn) estas individuaĵo, kaj mi emas majuskligi ĉiujn inicialojn de individuaj nomoj. (Aliflanke mi eble hezitus, se en individua nomo estas artikolo -- kial?) Da Nobel-premiuloj ekzistas pluraj, do ĉi-okaze la vorto ne estas individua nomo. Sed tio estas sufiĉe disputata temo, kaj mi pretus aliĝi al preskaŭ iu ajn regulo, se ĝi estas simpla. -- Umberto 19:02, 5. Apr 2005 (UTC)
Preskaŭ 20 jarojn poste
[redakti fonton]Mi hodiaŭ aldonis kritikan ŝablonon super la teksto:
|
Mi ne detale kontrolis kiuj el tiuj mankoj jam estas ekde la 2000-aj jaroj, kiuj aldoniĝis poste, kaj ankaŭ ne kontrolis detale kiu uzanto "kulpis" pri kiu redakto, ĉar ne estas krimo ke oni faras malsaĝan redakton kiam oni novas en vikipedio. Sed ĉiukaze la tuta teksto aspektas tiom malmatura, ke nepre la kritika ŝablono {{polurinda}} necesis. ThomasPusch (diskuto) 14:20, 31 okt. 2024 (UTC)
- Krome mi re-atentigas ĉi-tie, ke ekde septembro 2024 okazas diskuto pri la dubinda esperanta titolo de la tuta usona projekto kaj de la vikipedia paĝo en Vikipedio:Alinomendaj_artikoloj#Ig-Nobel-premio => ?. ThomasPusch (diskuto) 14:20, 31 okt. 2024 (UTC)
- Kara Thomas - Verdire, mi (kaj, probable, aliaj diligentaj kolegoj) ne emas lingve korekti la artikolon antaŭ ol definitiviĝos la lingve alceptebla formo de ĝia titolo.
- En la diskutado pri alinomigo, kiun vi menciis, mi proponis du miaopinie akcepteblajn variantojn de titolo kaj atendas, kiam la alinomado funfine okazos. Amike, -Filozofo (diskuto) 15:39, 31 okt. 2024 (UTC)