Saltu al enhavo

Diabloj (romano)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Бѣсы
literatura verko
Aŭtoroj
Aŭtoro Fjodor Dostojevskij
Lingvoj
Lingvo rusa lingvo
Eldonado
Eldondato 1871
Loko Rusia Imperio
Ĝenro politika romano • psikologia romano
Loko de rakonto Rusia ImperioRusio
vdr

Diabloj La Demonoj (ruse Бесы) estas romano de Fjodor Dostojevskij publikigita en jaroj 1871-1872 en unu el gazetoj – libre en 1873.

Intrigo de romano okazas en ĉ. 1870 en provinca urbo rusa. Oni interpretas kronologie trian verkon de la Dostojevskijo kiel moko de revolucia agado kaj panoramo de rusa penso (ne tute objektiva). Ankaŭ kiel romano kun ŝlosilo.

Ĝi estas politika satiro kaj psikologia dramo, kiu priskribas politikan kaj socian tumulton en rusa urbo. La rakonto fokusiĝas pri grupo de revoluciuloj kaj iliaj agadoj, esplorante temojn kiel nihilismon, radikalismon, kaj la socian kaj politikan situacion en la tiama Rusio.

La romano estas konsiderata kiel unu el la ĉefverkoj de Dostojevskio kaj grava verko en la monda literaturo. Ĝi prezentas profundan analizon de la homaj motivoj kaj la konsekvencoj de ekstremismaj ideologioj.

Diabloj (ruse: Бесы) estas filmadapto de la samtitola romano de Fjodoro Dostojevskijo reĝisorita de Igor Talankin kaj Dmitrij Talankin el 1992.

Esperantlingvaj tradukistoj (eldonejo de Sezonoj) preferis elekti titolon La demonoj bazante sur la angla. Ŝajnas senkaŭze.

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]