Debeljaĉa
Debeljaĉa, serbe Дебељача, slave Debeljača, hungare Torontálvásárhely, germane Debeljatscha estas vilaĝo en Serbio, en aŭtonomio Vojvodino, en distrikto Suda Banato, en municipo de Kovaĉica.
Bazaj informoj
[redakti | redakti fonton]- Areo: 54 km²
- Alto super Marnivelo: 75 m
- Loĝantaro: 5320
- Poŝtkodo: 26214
- Telefonprefikso: 13
- Aŭtokodo: PA
Situo
[redakti | redakti fonton]Debeljaĉa situas sur ebenaĵo laŭ fervojo Panĉevo-Zrenjanin. Beogrado troviĝas 40 km.
Historio
[redakti | redakti fonton]En 1750 la loko estis ankoraŭ neloĝata. Baldaŭ serbaj limgardistoj alvenis, sed ili poste foriris, en 1783 la loko denove senhomiĝis. En 1794 hungaroj refondis la komunumon. En 1830 incendio, post 2 jaroj epidemio pri ĥolero okazis. Septembre de 1848 serboj atakis la loĝantojn, sed ili rifuĝis. La serboj bruldetruis la vilaĝon, la rehomiĝo en 1849 okazis. Post Traktato de Trianon Debeljaĉa apartenis al Reĝlando de serboj, kroatoj kaj slovenoj, depost 1928 al Jugoslavio, ekde 2006 kiel Serbio. En 1941 la germana armeo okupis la regionon ĝis 1944. En 2002 loĝis en Debeljaĉa 5325 homoj, (2836 hungaroj (53 %), 1735 serboj (33 %), 196 jugoslavianoj, 170 ciganoj, 85 slovakoj, 39 kroatoj kaj aliaj).
Vidindaĵoj
[redakti | redakti fonton]- romkatolika preĝejo
- kalvinana preĝejo de 1838, la turo estas 76 metrojn alta
- ortodoksa preĝejo
- muzeo
Famuloj
[redakti | redakti fonton]- En la iama Torontálvásárhely naskiĝis hungara pentristo Ernő Jeges.
- En Debeljaĉa naskiĝis:
- hungara-serba fizikisto Béla Ribár
- jugoslavia-hungara altlerneja instruisto Beáta Thomka.
Komunumoj pri "vásárhely" (=bazarejo) en Hungara reĝlando
[redakti | redakti fonton]Drávavásárhely | Hódmezővásárhely |
Gyerővásárhely | Kézdivásárhely |
Kisvásárhely | Marosvásárhely |
Somlóvásárhely | Torontálvásárhely |
Vásárhely |