En la 1960-aj jaroj Danakilan dezerton vizitis la fama esperantisto Tibor Sekelj. Siajn spertojn la verkisto-vojaĝisto priskribis en la novelo «En la Danakila dezerto».[1] Interalie li detale rakontas pri elminigado de salo fare de la afaroj:
„ Kiam la subitaj pluvoj alportas el la proksimaj montetoj novajn kvantojn da salo, ili rapide sedimentiĝas sur la malnovajn tavolojn kaj restas sur la surfaco kiam la akvo elvaporiĝas pro la granda varmo. Pro la rapida sekiĝo sur la surfaco ekestas fendaĵoj. Tri-kvar Danakilanoj, kiuj formas unu laborunuon, enigas en tiujn fendaĵojn siajn ferajn stangojn kaj per ili derompas blokojn de salo. Proksime de tie alia laborgrupo tranĉas la salon en blokojn de regulaj formo kaj grandeco, kaj tria grupo ĝin ŝarĝas sur kamelojn kaj azenojn kaj prizorgas la transporton. ”