DHL (firmao)
Aspekto
Tiu ĉi artikolo temas pri la transnacia firmao DHL. Pri aliaj temoj vidu la apartigilon DHL. |
DHL | ||
---|---|---|
DHL | ||
poŝta servo • negoco vd | ||
Dum | 25-a de septembro 1969 - nekonata/nuntempe | |
Antaŭulo | Airborne Express | |
Jura formo | Kompanio kun limigita respondeco (laŭ germana juro, ekde 2002) | |
Fondita | en 1969 | |
Fondintoj | Adrian Dalsey • Larry Hillblom • Robert Lynn vd | |
Sidejo | Bonno | |
Lando | Germanio | |
Dungitoj | 494 849 (stato fine de marto 2016) | |
Agokampo | poŝto kaj loĝistiko | |
Posedata de | Post & Paket Deutschland • Deutsche Post AG vd | |
filiaj kompanioj | DHL Aero Expreso • European Air Transport Leipzig • European Air Transport • DHL Air UK • DHL International Aviation ME • DHL Express Germany vd | |
Posedataj kompanioj | AeroLogic • Kalitta Air vd | |
TTT | www.dhl.de | |
La firmao DHL, ekde la jaro 2002 kompanio kun limigita respondeco laŭ germana juro, estas parto de la akcia kompanio Deutsche Post AG. Ĝi specialiĝis pri transportado de pakaĵoj, dokumentoj kaj aliaj varoj. La nomo devenas de la komencaj literoj de la familiaj nomoj de la firmaaj fondintoj, sinjoroj Dalsey, Hillblom kaj Lynn. La firmao laŭ la stato fine de marto 2016 havis 494 849 en pli ol 220 suverenaj ŝtatoj kaj teritorioj de la mondo,[1] estas la tutmonde gvida entrepreno pri aera kaj oceana transportado de kargo,[2] kaj tutmonde la firmao transportado de pakaĵoj kaj dokumentoj kun plej alta spezo.[3] La centra oficejo estas en la eksa registara kvartalo de la "federacia urbo" Bonno de Germanio.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ stato fine de marto 2016. Arkivita el la originalo je 2016-09-08. Alirita 2016-10-09 .
- ↑ artikolo Kunde statt Chaos ("[centras] kliento anstataŭ ĥaoso") en la periodaĵo Manager Magazin, 23-a de julio 2010 (germane)
- ↑ listo de la retejo Gate4Logistics: "pintaj dek entreprenoj pri transportado" Arkivigite je 2012-01-10 per la retarkivo Wayback Machine (germane)