Cubatão
Cubatão | |||||
---|---|---|---|---|---|
municipo de Brazilo urbego vd | |||||
Flago | Blazono | ||||
Administrado | |||||
Lando | Brazilo | ||||
Regiono | Sudorienta regiono | ||||
Subŝtato | San-Paŭlio | ||||
Mezoregiono | Metropolitana de São Paulo | ||||
Mikroregiono | Santos | ||||
Fondita | 9-a de aprilo 1832 | ||||
| |||||
Telefonkodo | 13 | ||||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 131 626 (2020) [+] | ||||
Loĝdenso | 925 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | 23° 54′ S, 46° 26′ U (mapo)-23.895277777778-46.425555555556Koordinatoj: 23° 54′ S, 46° 26′ U (mapo) [+] | ||||
Alto | 4 m | ||||
Areo | 142,28 km² | ||||
Horzono | UTC-03:00 | ||||
| |||||
Alia projekto | |||||
Vikimedia Komunejo Cubatão [+] | |||||
Cubatão (oficiale portugale Município de Cubatão) estas municipo en la subŝtato San-Paŭlio de Brazilo. Ĝi situas en la sudorienta regiono de Brazilo, en la mezoregiono Metropolitana de São Paulo kaj en la mikroregiono Santos. Laŭ la stato de 2020 en la municipo vivis 131 626 loĝantoj sur areo de 142,28 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 925 loĝantoj/km². El tiuj, la nombro de voĉdonrajtuloj en la municipo en marto 2022 estis 78 802. La teritorio havas komunan limon kun São Vicente, São Bernardo do Campo, Santo André kaj Santos.
La urbego apartenas al urbaro de Baixada Santista.
Geografio
[redakti | redakti fonton]Cubatão situas sur la marborda ebenaĵo preskaŭ laŭ la Atlantiko en sudorienta parto de la lando 12 km for el havenurbo Santos. San-Paŭlo (urbo) troviĝas en distanco de 44, Guarulhos 48, Campinas 129, Nova Iguaçu 328, Curitiba 333, Rio-de-Ĵanejro 343, Belo Horizonte 510, Porto Alegre 832, Goiânia 856, Braziljo 914, Campo Grande 927, Salvador de Bahio 1470, Maceió 1947, Teresina 2126, Recife 2146, Natalo (Brazilo) 2343, São Luís 2388, Belém 2505, Manaus 2734 kilometroj.
Historio
[redakti | redakti fonton]Cubatão eastis kreita en 1948 el pluraj komunumoj de Santos. Ĝi iĝis unu el la ĉefaj banano-produktantoj same kiel grava industria centro.
En la fruaj 1980-aj jaroj Cubatão estis unu el la plej poluitaj grandurboj en la mondo, moknomis ĝin "Valo de Morto". Alta aerpoluo mortigis arbarojn ĉirkaŭ la grandurbo. Ĝi estas riĉa urbo kun malriĉa loĝantaro.
La 25-an de februaro 1984 naftoincendio okazis mortiganta 93 homojn laŭ oficiala statistiko, kvankam kelkaj opinias, ke la fakta mortnombro povas esti pli ol 200. Fortaj klopodoj okazis por malpliigi la poluon. La afero pliboniĝis multe, sed estas maleble tute purigi la grundon kaj grundakvon, ĉar multaj grandaj fabrikoj daŭre laboras, ĉiam estiĝas iom da poluoj.
Ekonomio
[redakti | redakti fonton]Cubatão gastigas 24 industriaĵojn, tre grandan naftorafinejon kun produktoj de oleojn, asfaltojn, plastojn, sintezajn kaŭĉukojn, gasojn (propanoj kaj butanoj), ŝtalan kaj sterkan fabrikojn. La urbego havas ankaŭ gravajn hidroelektrajn.
Trafiko
[redakti | redakti fonton]Cubatão estas ligita voje kaj fervoje al urbegoj San-Paŭlo kaj Santos.
Klimato
[redakti | redakti fonton]Cubatão havas subtropikan klimaton. Jare pluvas pli ol 1000 mm.
Ĝemelurboj
[redakti | redakti fonton]- Taquaritinga, Brazilo (1972)
- Conchal, Brazilo (1986)
- Peruíbe, Brazilo (1991)
- Serra Negra (São Paulo), Brazilo (1991)
- Águas de São Pedro, Brazilo (1991)
- Aveiro, Portugalio, (1992)
- Melipilla, Ĉilio, (2005)