Csaba Tóth (pentristo)
Csaba Tóth | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | la 28-an de februaro 1959 |
Okupo | |
Okupo | pentristo |
Csaba Tóth [ĉaba tOt], laŭ hungarlingve kutima nomordo Tóth Csaba estas hungara abstraktisma pentristo, mezlerneja kaj altlerneja instruisto.
Csaba Tóth [1] naskiĝis la 28-an de februaro 1959 en Szombathely.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Csaba Tóth abiturientis en belarta mezlernejo de Budapeŝto en 1977, li lernis pentradon de Iván Szkok. Tóth laboris 2 jarojn en sia naskiĝurbo kaj en Belarta Muzeo (Budapeŝto), poste li akiris diplomon en Hungara Belarta Altlernejo en 1985. Liaj majstroj estis Lajos Sváby kaj János Blaski. Post la diplomo li estis kultura respondeculo en Vas (Hungario). En 1990 li ekinstruis en Pedagogia Altlernejo Dániel Berzsenyi, inter 1991-2000 ankaŭ en belarta mezlernejo de Szombathely. Li ricevis 6 premiojn inter 1985 - 2016. Li havas edzinon, kiu naskis 4 gefilojn.
El solaj ekspozicioj
[redakti | redakti fonton]- Szombathely (1980, 1984, 1990, 2000, 2006, 2016)
- Budapeŝto (1985, 1993)
- Vieno, Prago (1991)
- Hamburgo (1995)
- Oberschützen (2004)
El kolektivaj ekspozicioj
[redakti | redakti fonton]- Budapeŝto (1976, 2004, 2011)
- Szentendre (1983, 1997)
- Kaposvár (1987, 1990, 1996)
- Arthalo Budapeŝto (2000)
- Szombathely (2004, 2010, 2016)
- Sopron (2010)
Elektitaj pentraĵoj
[redakti | redakti fonton]- Partra vetett hal
- La malnova Hévíz (restoracio en Hévíz, 1989, sekpentraĵo)
- A régi Kőszeg (1995, kafejo en Kőszeg, murpentraĵo)
- Árpád fejedelem (1996, kulturdomo de Vasszécseny)
Fontoj
[redakti | redakti fonton]- hungarlingva biografio kun foto
- hungarlingva biografio kun bildoj Arkivigite je 2018-09-10 per la retarkivo Wayback Machine
- hungarlingva biografio Arkivigite je 2018-09-10 per la retarkivo Wayback Machine
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2015-11-17. Alirita 2018-09-10 .