Commodore 16
Commodore 16 | ||
---|---|---|
![]() | ||
modelo de komputilo vd | ||
Dum | nekonata - nekonata/nuntempe | |
Commodore 16 estas persona komputilo produktita de Commodore International, eldonita en 1984. Ĝi celis esti enirnivela komputilo por anstataŭigi la VIC-20. Malpli multekosta versio, la Commodore 116, ankaŭ ekzistis kaj estis plejparte komercigita en Eŭropo.
C16 kaj C116 apartenas al la sama komputila familio, samkiel la pli altnivela Plus/4. Ili estas interne tre similaj[1] al ĝi (kvankam kun malpli da ĉefmemoro – 16 KB anstataŭ 64 KB – kaj sen la uzant-konektilo[2] kaj la programaro Three-Plus-One de la Plus/4). Programoj estas ĝenerale kongruaj inter ĉiuj tri modeloj, kondiĉe ke ili akceptu la pli malgrandan ĉefmemoron de la C16 kaj ne uzu la uzant-konektilon de la Plus/4.
La C16 estis fiasko en la usona merkato, sed ĝuis iom da sukceso en kelkaj eŭropaj landoj kaj Meksiko.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ (1984-10-01) SERVICE MANUAL MODEL PLUS 4 COMPUTER PN-314001-04. Commodore Business Machine.
- ↑ COMMODORE > C16. Arkivita el la originalo je 2019-01-05. Alirita 2020-10-14 .