Civilization IV: Warlords
Aspekto
Sid Meier’s Civilization IV: Warlords | |
---|---|
Disvolvo | Firaxis Games |
Eldoninto | Take-Two Interactive |
Distribuo | 2K Games |
Muziko | Jeff Briggs |
Serio | Civilization |
Sekvita de | Civilization IV: Beyond the Sword |
Versio | 2.13 la 23-an de julio 2007 |
Platformo | Vindozo |
Ĝenro | Pomova strategia videoludo |
Temo | Historio de la homaro |
Ludomaniero | Unuope, grupe en Interreto |
Necesaj komponaĵoj | Procesoro 1.2 GHz, 256 MB RAM, videokarto 64 MB kun apogo de T&L, sonkarto, 1.7 GB sur diskaparato |
PEGI-klasifiko | PEGI 12 |
ESRB-klasifiko | Everyone (Ĉiuj) 10+ |
Civilization IV: Warlords (en angla Civilizo IV: Militestroj) estas la unua kromaĵo al videoludo Civilization IV, kiu estis eldonita en somero de 2006. Ĉefaj distingoj de la originalo estas:
- Aperis la povo fari aliajn civilizojn siaj vasaloj;
- Ĉiu civilizo havas nun unun unikan konstruaĵon;
- Ok novaj scenaroj;
- 6 novaj civilizoj kaj 10 novaj gvidistoj (inkluzive por jam ekzistantaj civilizoj);
- 3 novaj mirindaĵoj de la mondo;
- Nova kategorio de eminentuloj — grandaj generaloj (angle Great Generals);
- Tri novaj specialecoj de gvidistoj (Karisma, Protekta kaj Imperiisma).
Nova enhavo
[redakti | redakti fonton]Civilizo | Unika unito | Gvidisto | Ĉefurbo |
Kartago | Numidia kavaleriano | Hanibal Barka | Kartago |
Keltoj | Gaŭla glavisto | Brennus | Bibracte |
Koreio | Hwacha | Wang Geon | Seulo |
Otomana Imperio | Janiĉaro | Mehmed la 2-a | Istanbulo |
Vikingoj | Berserko | Ragnar Lodbrok | Nidaros |
Zuluoj | Impi | Ŝaka | Ulundi |
Krom tio, ĉeestas novaj unuoj, konstruaĵoj kaj teknologioj.
Novaj gvidistoj:
Novaj mirindaĵoj de la mondo:
- Granda Ĉina Muro. Teritorio, kiun ĝi ĉirkaŭbaras, estas netraiebla por barbaroj. Ĝi multigas ankaŭ duoble ŝancon de naskiĝo de grandaj generaloj;
- Templo de Artemiso. Multigas duoble enspezon de komercaj kursoj; +1 senkosta pastro en ĉiuj urboj.
- Universitato Sankore. +2 da scienco de ĉiuj konstruaĵoj, kiuj estas kunligataj kun la ŝtata religio.
Unikaj konstruaĵoj
[redakti | redakti fonton]Ĉiu civilizo en Warlords havas unikan konstruaĵon, kiu substituas norman konstruon kaj donas kompare kun tiu aldonajn avantaĝojn.
Civilizo | Unika konstruaĵo | Aldonaj specialecoj |
---|---|---|
Usono | Vendejaro |
|
Araboj | Madrasa |
|
Aztekoj | Altaro por oferadoj |
|
Kartago | Koton |
|
Keltoj | Dun |
|
Ĉinio | Pavilono |
|
Anglio | Fondusa borso |
|
Egiptujo | Obelisko |
|
Francio | Salono |
|
Germanio | Munta produktejo |
|
Grekio | Odeon |
|
Inkoj | Teraso |
|
Hindujo | Maŭzoleo |
|
Japanio | Skista elektrejo |
|
Koreio | Seowon |
|
Malio | Monfarejo |
|
Mongoloj | Jurto |
|
Otomana Imperio | Hammam |
|
Persio | Apoteko |
|
Romio | Forumo |
|
Rusio | Esplora instituto |
|
Hispanio | Citadelo |
|
Vikingoj | Komerca posteno |
|
Zuluoj | Iĥanda |
|
Novaj scenaroj
[redakti | redakti fonton]- Peloponeza milito (Peloponnesian War, 1-2 ludantoj). La atenantoj komencas ludon kun forta ekonomio kaj potenco super la maro, sed ilia imperio estas tro granda por ilia armeo. La spartanoj havas malmulte da transmaraj posedoj, sed posedas potencan armeon. Ambaŭ konkurantoj havas uniajn urboŝtatojn, kiuj estas indikataj en la ludo kiel vasaloj;
- Unuiĝo de Ĉinio (Chinese Unification, 1-5 ludantoj). La daŭro de la scenaro estas 200 movoj. La misio de ludanto estas estri unun el ŝtatoj de la epoko de Batalantoj Regnoj kaj unuigi Ĉinion. Anstataŭ religioj la scenaro uzas parencajn rilatojn, kiujn disvastigas senditoj. La Konsilio de Imperiestro substituas UNO-n;
- Konkeroj de Aleksandro (Alexander’s Conquest, 1 ludanto). La ludanto, kiu regas Makedonion, devas konkeri Persion, Egiptujon kaj Hindujon. Aleksandro de Makedonio ĉeestas kiel granda generalo (li ne povas esti mortigita, sed nur vundita je kelkaj movoj). Anstataŭ institucioj de la potenco, la ludanto povas elekti diversajn titolojn (ekzemple, «Aleksandro la Parvenuo» aŭ «Aleksandro la Granda»);
- Altiĝo de Romo (The Rise of Rome, 1-5 ludantoj). Krom romianoj, en la scenaro ĉeestas ankaŭ kartaganoj, gaŭloj, grekoj kaj egiptoj;
- Vikingoj (Vikings, 1 ludanto). Regante vikingojn sub la potenco de Ragnar Lodbrok, la ludanto devas kolekti grandegan sumon da oro; li povas fari ĉi tion, prenante urbojn en teritorio de Anglio, Irlando kaj Norda Francio kaj redonante ilin kontraŭ elaĉeto;
- Ĝingis-Ĥano (Genghis Khan, 1 ludanto). En tiu ĉi scenaro ludanto regas mongolan hordon kaj penas konkeri aziajn ŝtatojn aŭ fari ilin siaj vasaloj. Ĉe la starto mongoloj ne havas urbojn, sed havas 3 unitojn-tendarojn, kiuj generas trupojn. Konkero de ĉiu nova ŝtato eltrovas atingon al nova teknologio;
- Antaŭsignoj (Omens, 1-2 ludantoj). Ukronia scenaro, kiu komenciĝas en 1754. En ĝi francoj kaj britoj luktas por potenco en la valo de Ohio-Rivero. La ludanto prenas rolon aŭ de markizo Ducaine (Francio), aŭ de George Washington (Britio). En bazo de la konflikto estas la religio: francaj katolikoj batalas kontraŭ anglaj protestantoj. Inter amboso kaj martelo trovas sin la civilizo Lenape. En tiu sama tempo venas novaĵo pri apero de Rajdantoj de Apokalipso;
- Hordo de barbaroj (Barbarian Horde, 1 ludanto). Diference de aliaj, tiu ĉi scenaro ne temas pri konkretaj historiaj eventoj, sed realigas novan koncepton de la ludprocezo. Ludanto regas armeon de barbaroj, kiuj invadas mondon, loĝata de civilizaj popoloj (ili ricevas handikapon de 25 ĝis 100 movoj). Ekonomio kaj diplomatio fakte forestas; se barbaroj okupas urbon, ĝi detruiĝas. Oni varbas trupojn por rabita oro en la tendaro de barbaroj, kiu prezentas specialan uniton; la celo de scenaro estas konkeri la tutan mondon.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Oficiala ttt-ejo de la Warlords Arkivigite je 2011-08-15 per la retarkivo Wayback Machine
|