Cilleros
Cilleros | |||
---|---|---|---|
municipo en Hispanio urbeto vd | |||
Blazono | |||
Administrado | |||
Lando | Hispanio | ||
Regiono | Ekstremaduro | ||
Provinco | Cáceres | ||
Komarko | Sierra de San Pedro | ||
Poŝtkodo | 10895 | ||
Retpaĝaro | [www.ayuntamientodecilleros.es] | ||
Politiko | |||
Urbestro | Victoria Eugenia Toribio Martín | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 1 897 (2008) | ||
Loĝdenso | 8 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 40° 7′ N, 6° 48′ U (mapo)40.115833333333-6.7961111111111Koordinatoj: 40° 7′ N, 6° 48′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 481 m [+] | ||
Areo | 208,2 km² (20 820 ha) | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
] | |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Cilleros [+] | |||
Cilleros estas municipo de Hispanio, en la provinco de Cáceres, regiono de Ekstremaduro.
La loĝantoj nomiĝas cilleranos. La censita populacio en 2008 estis de 1.897 loĝantoj.
Situo
[redakti | redakti fonton]Cilleros estas situa en la norda parto de Ekstremaduro en la komarko aŭ distrikto Sierra de Gata, je altitudo de 481 m. La surfaco de ties granda teritorio estas de 208.2 km².
Ekonomio
[redakti | redakti fonton]Agrikulturo kaj brutobredado (olivarboj, vitejoj, kverkoj kaj korkokverkoj).
Historio
[redakti | redakti fonton]La deveno de la vilaĝo estas de 1237. Cilleros signifas en la hispana silo, tio estas grenejo, siavice de la latina cella > *cellarios.
Vidindaĵoj
[redakti | redakti fonton]Urbodomo, trietaĝa, kun blazono de la Burbonoj kaj turo de la 16a jarcento. Palaco de Bacas, trietaĝa, de la 19a jarcento kaj laŭ onidiroj konstruita pro amaferoj kaj kun tiom da pordoj kaj fenestroj kiom da tagoj estas en jaro. Preĝejo de la 16a jarcento kun retabloj barokaj. Ermitejoj kaj Etnografia Muzeo.