Christian Vincent
Christian Vincent | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Christian Vincent | |||||
Naskiĝo | 5-an de novembro 1955 (68-jaraĝa) en Parizo | ||||
Lingvoj | franca vd | ||||
Ŝtataneco | Francio vd | ||||
Alma mater | Institut des hautes études cinématographiques (en) vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | scenaristo filmreĝisoro vd | ||||
Aktiva dum | 1983– vd | ||||
| |||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Christian VINCENT (5a de Novembro 1955) estas franca kina reĝisoro kaj scenaristo.
Kariero
[redakti | redakti fonton]Li ekkarieris kiel helpomuntisto, kurtisto kaj ĵurnalisto por televido.
Li ricevis premiojn César por Plej Bona Filmo kaj Plej Bona Scenaro pro sia filmo de 1990 nome La Discrète.
Lia sekva filmo, Beau fixe (1992), proponis unuajn grandajn rolojn en kino al aktorinoj Isabelle Carré kaj Elsa Zylberstein. Tamen la filmo ne estis tiom sukcesa kiom La Discrète. Du jarojn poste La séparation (1994), estis produktorite de Claude Berri kaj ludita de Daniel Auteuil kaj Isabelle Huppert. La filmo rakontas la historion de paro dekadenca. En 1997, Je ne vois pas ce qu'on me trouve, kun Jackie Berroyer, konfirmas la tendencon de Christian Vincent al filmoj pri sentoj kaj miskomprenoj.
Filmoj
[redakti | redakti fonton]- 1983 : Le Jeune Marié (helpanto)
- 1983 : Il ne faut jurer de rien (kurto)
- 1985 : Classique (kurto)
- 1987 : La Part maudite (kurto)
- 1990 : La Discrète
- 1992 : Beau fixe
- 1994 : La Séparation
- 1996 : Je ne vois pas ce qu'on me trouve
- 2000 : Sauve-moi
- 2003 : Mon accident
- 2004 : Les Enfants
- 2005 : Quatre étoiles
- 2012 : Les Saveurs du palais
- 2013 : Les Complices (televido)
- 2015 : L'Hermine