Christian Doppler
Christian Doppler | |
---|---|
Christian Doppler, desegnita portreto | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 29-an de novembro 1803 en Salcburgo, Electorate of Salzburg, Sankta Romia Imperio |
Morto | 17-an de marto 1853 (49-jaraĝa) en Venecio, Reĝlando Lombardujo-Venetio, Aŭstra imperio |
Mortokialo | Pulma malsano |
Tombo | Cemetery of San Michele (en) Christian Doppler's grave (en) |
Lingvoj | germana |
Ŝtataneco | Aŭstra imperio |
Alma mater | Teknika Universitato ĉe Vieno Ĉeĥa Universitato Teknika ĉe Prago Universitato de Vieno |
Familio | |
Edz(in)o | Mathilde Sturm (en) |
Okupo | |
Okupo | matematikisto astronomo pedagogo akademiulo fizikisto profesoro |
Verkoj | efiko de Doppler |
TTT | |
Retejo | https://www.christian-doppler.net/ |
Christian Andreas DOPPLER (Esperantigite: Doplero) (29-a de novembro 1803, Salzburg — 17-a de marto 1853, Venecio) estis aŭstra matematikisto kaj fizikisto.
Doppler estas ĉefe konata pro Doppler-efiko, kiun li teorie asertis en 1842.
Vivo
[redakti | redakti fonton]Christian Doppler naskiĝis en familio de ŝtontajlistoj, sed pro malforta korpa konstitucio ne povis labori mem en tiu profesio. Li studis ĉe la universitatoj de Vieno kaj Salzburg, poste instruis matematikon kaj fizikon en la politeknika instituto, poste en la Universitato de Karolo, Prago. Ekde 1847 li instruis en Berg- und Forstakademie de Selmec.
Dum la marta revolucio li fuĝis al Vieno, kie li en 1850 fariĝis direktoro de la Fizika instituto kaj profesoro de la universitato de Vieno. Liaj prelegoj forte influis junan studenton Gregor Mendel, la estontan „patron de genetiko“.
1853 Christian Doppler mortis en Venecio pro pulmomalsano. Sur la tombejo de San Michele troviĝas memortabulo pri li, sed lia tombo en tiu tombejo ne estas konata.
Verko
[redakti | redakti fonton]Lia ĉefverko estis „Über das farbige Licht der Doppelsterne und einiger anderer Gestirne des Himmels“ („Pri la kolora lumo de duopaj steloj kaj kelkaj aliaj astroj“), prelegita la 25-an de majo 1842 antaŭ la „Reĝa bohemia societo pri sciencoj“, en kiu li postulis la Doppler-efikon: ke ondoj antaŭ moviĝanta objekto kunpremiĝas, dum ili etendiĝas malantaŭ la objekto. Ĝi estis eksperimente konfirmita 1845 por sonaj ondoj (Buys-Ballot) kaj 1848 por lumaj ondoj (Fizeau), William Huggins aplikis la teorion al la moviĝo de steloj. Kiam malkovriĝis la ruĝenŝoviĝo, astronomoj komprenis ke tio estis konsekvenco de Doppler-efiko se galaksioj formoviĝas (ekspansio de Universo, praeksplodo).
Memoro pri Doppler
[redakti | redakti fonton]Memortabuloj pri li troviĝas en Salzburg (loĝdomo vidalvide de Salcburgia teatro) kaj en Vieno. Fonduso Doppler celas konatigi lian verkon. Serio da aŭstraj Christian-Doppler-laboratorioj omaĝas lin. La scienca muzeo de Salzburg („Haus der Natur“) prezentas ampleksan ekspozicion pri li kaj lia verko. Asteroido portas lian nomon la 3905 Doppler.
Literaturo de Doppler
[redakti | redakti fonton]- Abhandlungen. Leipzig: Engelmann, 1907
- Schriften aus der Frühzeit der Astrophysik. Frankfurt/M.: Deutschmann, 2000. (Repr. d. Ausg. Leipzig 1907) ISBN 3-8171-3161-5
- Über das farbige Licht der Doppelsterne und einiger anderer Gestirne des Himmels. Prag: Böhmische Gesellschaft der Wissenschaften, 1842
- Über eine wesentliche Verbesserung der katoptrischen Mikroskope. Prag: Borrosch & André, 1845
Literaturo
[redakti | redakti fonton]- Peter M. Schuster: Weltbewegend – unbekannt: Leben und Werk des Physikers Christian Doppler und die Welt danach. Pöllauberg: Living Edition, 2003. ISBN 3-901585-03-6 germane
- Peter M. Schuster: Moving the Stars – Christian Doppler: His Life, His Works and Principle, and the World After. Pöllauberg: Living Edition, 2005. ISBN 3-901585-05-2 (angla traduko de Lily Wilmes)
- Robert Hoffmann: Auf den Spuren eines (fast) Unbekannten. Christian Dopplers Jugendjahre in Salzburg und Wien. In: Mitteilungen der Gesellschaft für Salzburger Landeskunde, 145. Jg., 2005, 161–176.
- Robert Hoffmann: The Life of an (almost) Unknown Person. Christian Doppler’s Youth in Salzburg and Vienna. In: Ewald Hiebl, Maurizio Musso (Eds.), Christian Doppler – Life and Work. Principle an Applications. Proceedings of the Commemorative Symposia in Salzburg − Salzburg, Prague, Vienna Vinice. Pöllauberg/Austria, Hainault/UK, Atascadero/USA 2007, S. 33 – 46.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Informoj pri Christian Doppler en katalogo de la Germana Nacia Biblioteko (germane)
- Memor- kaj esplorejo pri Christian Doppler en Salzburg
- Christian Doppler en MacTutor History of Mathematics archive (angle)
- Christian Pinter: Der kosmische Tachometer – Christian Dopplers Entdeckung revolutionierte auch die Himmelskunde Arkivigite je 2010-03-08 per la retarkivo Wayback Machine
- Christian Doppler Forschungsgesellschaft