Chillarón de Cuenca
Chillarón de Cuenca | |||
---|---|---|---|
municipo en Hispanio vd | |||
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
Lando | Hispanio | ||
Regiono | Kastilio-Manĉo | ||
Provinco | Kvenko | ||
Poŝtkodo | 16193 | ||
Politiko | |||
Urbestro | Eduardo Durán Cruz | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 557 (2016) | ||
Loĝdenso | 14,13 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 40° 6′ N, 2° 13′ U (mapo)40.104722222222-2.2213888888889Koordinatoj: 40° 6′ N, 2° 13′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 927 m [+] | ||
Areo | 39,41 km² (3 941 ha) | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Chillarón de Cuenca [+] | |||
Chillarón de Cuenca [ĉijaRON de Kŭenka] estas municipo de Hispanio, en la Provinco Kvenko, regiono de Kastilio-Manĉo. Estas du setlejoj nome Arcos de la Cantera kaj Chillarón de Cuenca.
Loĝantoj
[redakti | redakti fonton]La loĝanto nomiĝas Chillaronense. La censita loĝantaro en 2016 estis de 557 loĝantoj kaj la denseco estas de 14,13 loĝ/km².
Situo
[redakti | redakti fonton]Chillarón de Cuenca estas situanta en la orienta parto de Kastilio-Manĉo en la komarko aŭ distrikto Serranía Media-Campichuelo kaj Serranía Baja en la centra parto de la Provinco Kvenko, je altitudo de 927 m super marnivelo. La areo de ties teritorio estas de 39,41 km². La geografiaj koordinatoj estas 40°06′17″N 2°13′17″Ok.
Historio
[redakti | redakti fonton]La setlejo jam ekzistis almenaŭ el la araba epoko. Dum la 14a kaj 15a jarcento ĝi konis oran epokon danke al la laboroj por la konstruo de la Katedralo de Kvenko.
Post la Hispana Enlanda Milito la loĝantaro falis, tio estis oni perdis loĝantojn pro diversaj tialoj: nome bataloj, prizono, politika persekutado, malsato ktp. Meze de la 20a jarcento la loĝantaro de multaj vilaĝoj de la regiono atingis pinton, kaj ankaŭ ĉe Chillarón de Cuenca, sed poste okazis elmigrado, senloĝigo kaj maljuniĝo de la loĝantaro, kaj ankaŭ ĉe Chillarón de Cuenca; sed poste la proksimeco al la ĉefurbo rekuperis la loĝantaron al la nunaj 557.
Ekonomio
[redakti | redakti fonton]Agrikulturo kaj brutobredado tradicie. Servoj kaj loĝejoj, ĉefe pro proksimeco al la provinca ĉefurbo.