El Vikipedio, la libera enciklopedio
La Charles Schwab Corporation - prononco laŭ sistemo IFA t͡ʃˈɑː͡ɹlz ʃwˈɑːb kˌɔː͡ɹpɚɹˈe͡ɪʃən - estas banko en Usono. Ĝi fondiĝis en 1971 kaj havas sian centran sidejon en San-Francisko, Usono. Laŭ la stato de 2023 temas pri la oka plej granda banko de Usono. Ĝiaj akcioj notiĝas en la Novjorka Borso. Ĝi estis fondita de la bankisto Charles R Schwab, kiu daŭre funkcias kiel estrara prezidanto. Ĝia banka prezidanto kaj ĉefa afergvida oficisto nomiĝas Walter Bettinger la 2-a.