Chandler (Arizono)
Chandler | |||||
---|---|---|---|---|---|
urbo de Usono urbego vd | |||||
Flago | |||||
Administrado | |||||
| |||||
Poŝtkodo | 928 | ||||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 275 987 (2020) [+] | ||||
Loĝdenso | 1 639 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | 33° 18′ N, 111° 50′ U (mapo)33.303333333333-111.84138888889Koordinatoj: 33° 18′ N, 111° 50′ U (mapo) [+] | ||||
Alto | 370 m [+] | ||||
Areo | 168,413686 km² (1 684 1.3 686 ha) [+] | ||||
Horzono | montara horzono de Nordameriko [+] | ||||
| |||||
| |||||
Alia projekto | |||||
Vikimedia Komunejo Chandler, Arizona [+] | |||||
Chandler estas grandurbo en Usono, en subŝtato Arizono, en distrikto Maricopa. La urbego apartenas al aglomeraĵo de Fenikso (urbo).
Bazaj informoj
[redakti | redakti fonton]- Koordinatoj: 33° 18′ N 111° 50′ U / 33.300 °N, 111.833 °U (mapo)
- Areo: 150 km²
- Loĝantaro: 240 101 (en 2010)
- Supermara alteco: 370 m
- Horzono: UTC-7h
- Poŝtkodoj: 85044, 85224–85226, 85233, 85248–85249, 85283–85284, 85286, 85295, 85297–85298
- Telefonkodoj: 480
Geografio
[redakti | redakti fonton]Chandler situas sur montetaro en la sudokcidenta landparto de Usono, en la meza parto de Arizono. Fenikso troviĝas 30 km. Ankaŭ Tempe (Arizono), Mesa, Gilbert estas proksime.
Historio
[redakti | redakti fonton]En 1891 Dr. Alexander John Chandler, la unua bestokuracisto en Arizono akiris tie kampon. Baldaŭe loĝata loko estiĝis kaj en 1912 ĝi estis jam urbeto kun administrejo, lernejo kaj hotelo. En la 20-a jarcento ĝi estis dormourbo de Fenikso, tamen iom da industrio aperis.
Ekonomio
[redakti | redakti fonton]Komence agrikulturo estis la ĉefa profesio en Chandler, surbaze de kotonoj, maizoj. Dum la 1910-aj jaroj ekzistis strutobredado. Nuntempe Intel kaj similaj firmaoj produktas en la urbego.
Klimato
[redakti | redakti fonton]En Chandler la temperaturo averaĝe varias inter 14-31 °C. La varmo kulminas en julio kun rekordo 48 °C, inter oktobro-aprilo okazas eĉ frostoj. Jare pluvas po 234 mm, junie ĝenerale neniam pluvas. La pluvo kulminas en marto.
Trafiko
[redakti | redakti fonton]Chandler havas 2 municipajn flughavenojn. En la urbego aŭtobusoj liveras la pasaĝerojn. Estas ankaŭ fervojaj kaj ĉefvojaj kontaktoj kun Finikso.
Vidindaĵoj
[redakti | redakti fonton]- arta centro kun 1500 sidlokoj
- festivalo pri strutoj
- Fervojmuzeo
Fontoj
[redakti | redakti fonton]- Képes Világatlasz ISBN 963 8475 38 2
- Anglalingva kaj svedlingva Vikipedioj