Saltu al enhavo

Cecilienhof

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Cecilienhof
Cecilienhof
palaco
muzeo Redakti la valoron en Wikidata
Lando Germanio vd
Situo Nördliche Vorstädte
Poŝtkodo 14469
Posedanto Kronprinco Vilhelmo vd
Konstrustilo(j) Tudorstilo vd
Arkitekto(j) Paul Schultze-Naumburg vd
Estiĝo 1914
Koordinatoj 52° 25′ 9″ N, 13° 4′ 15″ O (mapo)52.41916713.070833Koordinatoj: 52° 25′ 9″ N, 13° 4′ 15″ O (mapo)

Geografia lokigo sur la mapo : Germanio

Cecilienhof (Germanio)
Cecilienhof (Germanio)
DEC

Geografia lokigo sur la mapo : Brandenburgio

Cecilienhof (Brandenburgio)
Cecilienhof (Brandenburgio)
DEC

Geografia lokigo sur la mapo : Pocdamo

Cecilienhof (Pocdamo)
Cecilienhof (Pocdamo)
DEC
Map
Cecilienhof
Parto de kasteloj kaj partoj en Pocdamo kaj Berlino • Nova Ĝardeno vd
Retpaĝo http://www.spsg.de/Schloss_Cecilienhof_1.html
vdr

Palaco Cecilienhof (germane Schloss Cecilienhof) estas kastelo (konstrua ensemblo) en Germanio. Ĝi situas en la norda parto de la Nova Ĝardeno en Pocdamo, en la germana ŝtato Brandenburgio, ne malproksime de la bordo de Jungfernsee.

Tio, kiu iĝus la laste konstruita kastelo de la Hohenzollern, estis konstruita sub imperiestro Vilhelmo la 2-a por lia filo Kronprinco Wilhelm kaj lia edzino Cecilie de Meklenburgo-Schwerin.

Laŭ planoj de arkitekto Paul Schultze-Naumburg, la kastelo estis konstruita inter 1914 kaj 1917 en la angla Tudorstilo, stiligita kiel mezepoka biendomo de kampara Anglio.

Cecilienhof iĝis precipe konata kiel la rendevuejo por la Pocdama Konferenco kiu estis okazigita ĉi tie de 17 julio ĝis 2 aŭgusto 1945. Ekde tiam, kvinpinta sovetia stelo el ruĝaj floroj troviĝas sur la gazono en la honorkorto

En majo 2007, la palaco estis utiligita kiel rendevuejo por la ministroj pri eksteraj rilatoj de la G8.

La palaco estas listigita en la Monda Heredaĵo de Unesko kiel parto de la Palacoj kaj Parkoj en Pocdamo kaj Berlino [1].

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. Palaces and Parks of Potsdam and Berlin. United Nations Educational, Scientific, and Cultural Organization. Alirita 12 Jun 2022 .

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]