Casaseca de las Chanas
Casaseca de las Chanas | |||
---|---|---|---|
municipo en Hispanio vd | |||
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 49151 | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 373 (2024) [+] | ||
Loĝdenso | 30 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 41° 26′ N, 5° 41′ U (mapo)41.439444444444-5.6755555555556Koordinatoj: 41° 26′ N, 5° 41′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 709 m [+] | ||
Areo | 12,56 km² (1 256 ha) [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Casaseca de las Chanas [+] | |||
Casaseca de las Chanas [kasaSEka delasĈAnas] estas municipo de la provinco Zamoro, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al komarko Tierra del Vino en la sudo de la provinco. Casaseca de las Chanas estas tradukebla etimologie al Seka Domo de la Ebenaĵo.
Ĝia municipa teritorio estas formata de unusola loĝloko, okupas totalan areon de 30,34 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 373 loĝantojn. Ĝi perdis ĉirkaŭ 800 loĝantojn el la komenco de la 20-a jarcento pro la migrado el ruraj zonoj al urboj. Ĝi distas nur 11 km de Zamoro, provinca ĉefurbo, kaj limas kun Zamora, Villaralbo, Morales del Vino, Moraleja del Vino, Pontejos del Vino kaj Casaseca de las Chanas.
La setlejo mem fondiĝis en la 12-a jarcento. En postaj jarcentoj suferis pro militoj kaj ĉefe dum la Hispana Milito de Sendependigo.
La tradiciaj agrikulturo (cerealoj, legomoj, vitoj) kaj brutobredado (bovoj kaj ŝafoj) lastatempe iom dekadencis, sed pluas. Lastatempe kultura kaj rura turismo plie ekgravis. Estas ankaŭ fiŝbredejo por tinkoj.