Cabeceiras de Basto
Cabeceiras de Basto | |||||
---|---|---|---|---|---|
urbo de Portugalo (1514 (Gregoria)–) municipo de Portugalio vd | |||||
Flago | Blazono | ||||
Administrado | |||||
| |||||
Poŝtkodo | 4860 | ||||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 16 710 (2011) [+] | ||||
Loĝdenso | 69 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | 41° 31′ N, 8° 0′ U (mapo)41.516666666667-8Koordinatoj: 41° 31′ N, 8° 0′ U (mapo) [+] | ||||
Areo | 241,82 km² (24 182 ha) [+] | ||||
| |||||
Alia projekto | |||||
Vikimedia Komunejo Cabeceiras de Basto [+] | |||||
Cabeceiras de Basto estas portugala urbeto en la subregiono Ave, apartenanta al la Norda regiono en la oriento de la Distrikto Braga, kun ĉirkaŭ 616 loĝantoj.
Ĝi estas sidejo de la municipo Cabeceiras de Basto kun 241,82 km² kaj 15 558 loĝantoj (2021), subdividita en 12 fregezioj. La municipo limas norde kun Montalegre, nordoriente kun Boticas, oriente kun Ribeira de Pena, sudoriente kun Mondim de Basto, sude kun Celorico de Basto, okcidente kun Fafe kaj nordokcidente kun Vieira do Minho.
La punkto plej alta de la municipo estas en la montaro Serra da Cabreira, precize en Alto das Torrinheiras, je 1197 metroj de altitudo.
Historio
[redakti | redakti fonton]Arkeologiaj restaĵoj pri la origino de la loĝado de tiu tero kondukas al Neolitiko, al Bronzepoko kaj al Ferepoko.
Ankaŭ la Romia Imperio lasis restaĵojn.
La plej frua dokumento rilata al la Monaĥejo de São Miguel de Refojos de Basto datiĝas de 1122. Iom poste, en 1131, D. Afonso Henriques donis ĉarton de couto (preskaŭ senjorlando) al la monaĥejo.
La vorkoj de la aktuala edifico startis, tre multe poste, en 1755, interkonsentitaj inter la arkitekto de Braga André Soares kaj la tiam abato, Frei Francisco de São José.
Cabeceiras de Basto komponas la areon Terras de Basto, kun Mondim de Basto, Celorico de Basto kaj Ribeira de Pena.
Laŭlonge de la 20-a jarcento la loĝantaro malrapide kreskis el 16 000 en la jarcentkomenco ĝis atingi pinton de 21 888 en 1950, sed poste malpliiĝis ĝis nunaj 15 000, pro elmigrado.
Fregezioj
[redakti | redakti fonton]La municipo Cabeceiras de Basto havas la jenajn fregeziojn:
- Abadim
- Alvite e Passos
- Arco de Baúlhe e Vila Nune
- Basto
- Bucos
- Cabeceiras de Basto
- Cavez
- Faia
- Gondiães e Vilar de Cunhas
- Pedraça
- Refojos de Basto, Outeiro e Painzela
- Rio Douro
Vidindaĵoj
[redakti | redakti fonton]- Monaĥejo de São Miguel kaj Pilorio en Refojos de Basto
- Pilorio de Abadim
- Casa da Torre (Alvite)
- Ponto de Arko de Baúlhe
- Domegoj Casa da Breia kaj Casa do Forno, en Olela, Basto
- Pontoj super la rivero Tâmega kaj super la rivero Moimenta en Cavez
Bildoj
[redakti | redakti fonton]-
Monaĥejo de São Miguel.
-
Kupolo de la Monaĥejo de São Miguel.
-
Diabla detalo de la Monaĥejo de São Miguel.
-
Pilorio de Abadim.
-
Pilorio de Abadim.
-
Ponto super la rivero Tâmega en Cavez.
-
Pilorio en Refojos de Basto.
-
Arco de Baúlhe.
- En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Cabeceiras de Basto en la portugala Vikipedio.