Bulgara Ruĝa Kruco
Aspekto
Bulgara Ruĝa Kruco | |
---|---|
Български Червен кръст | |
Lando | Bulgario |
Tipo | societo de humanitara helpo |
Celo | nacia kriza, katastrofa, ambulanca kaj sango-banka servo |
Fondiĝo | 20-a de septembro 1885 |
prezidanto | Ĥristo Grigorov |
membro de | Internacia Federacio de Societoj de Ruĝa Kruco kaj Ruĝa Krescento |
Sidejo | Sofio |
Interretejo | https://www.redcross.bg/ |
La Bulgara Ruĝa Kruco - bulgare Български Червен кръст - estas societo de humanitara helpo en Bulgario, kies celo estas provizi nacian krizan, katastrofan, ambulancan kaj sango-bankan servon.
La societo membras en la Internacia Federacio de Societoj de Ruĝa Kruco kaj Ruĝa Krescento, internacie kunlaboras tie kun aliaj internaciaj societoj de humanitara helpo kaj precipe kun la aliaj naciaj asocioj de la federacio. Ĝia sidejo estas en Sofio, kaj kiel la nuntempa prezidanto ekde 2001 funkcias la farmaciisto Ĥristo Grigorov (Христо Григоров).
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]