Saltu al enhavo

Bujioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Bujioj
etno
Suma populacio
2 900 000
Ŝtatoj kun signifa populacio
Lingvo(j)
Bouyei • ĉina lingvo
Religio
Mo • animismoKonfuceismoTaoismo
vdr

La Bujioj (ankaŭ literumita Puyi, Buyei kaj Buyi; memnomita: Buxqyaix, en Internacia Fonetika Alfabeto: /puʔjai/ aŭ "Puzhong", "Burao", "Puman"; Ĉine: 布依族; Pinjino: Bùyīzú; Vjetnama: người Bố Y), alie konata kiel la Zhongjia, estas etno vivanta en Suda Kontinenta Ĉinio. Nombrante 2,7 milionojn, du milionoj okcent mil en Ĉinio[1] kaj trimil en Vjetnamio [2] ili estas la 11-a plej granda el la 56 etnoj oficiale agnoskitaj de la Ĉina Popola Respubliko. Malgraŭ la ĉinoj konsideras ilin aparta grupo, ili konsideras sin Ĝŭangoj (Tai-popoloj). La Bujioj plejparte loĝas en Qianxinan kaj Qiannan gubernioj de Suda Gŭiĝoŭo Provinco, same kiel en Junano kaj Siĉŭano Provincoj. Proksimume 3 000 Bujioj vivas en Norda Vjetnamio, kie ili estas unu el la 54 oficiale agnoskitaj etnoj de tiu lando. En Vjetnamio, ili situas en Mường Khương Distrikto de Lào Cai kaj Quản Bạ Distrikto de Hà Giang Provinco.

Virino de Bujioj staras antaŭ sia domo.

Ĉefa artikolo: Bujia lingvo

La Bujioj parolas la Bujian lingvon, kiu estas tre proksima al la diversaj Ĝŭangaj lingvoj, precipe al la nordaj variaĵoj. Estas dialekta kontinueco inter ĉi tiuj du. La Bujia lingvo havas sian propran skriban formon kiu estis kreita fare de ĉinaj lingvistoj en la 1950-aj jaroj surbaze de la latina alfabeto kaj kun literumaj konvencioj similaj por la Pinjino-sistemo kiu estis elpensita por latinigi la ĉinan. La lingvo havas ĉirkaŭ du milionojn sepcent parolantojn.[3]

Kelkaj vortoj en Bujioj lingvo estas:

  • Ndeeul - 1
  • Soongl - 2
  • Saaml - 3
  • Sis - 4
  • Ha - 5
  • Rogt - 6
  • Xadt - 7
  • Beedt - 8
  • Guc - 9
  • Xib - 10
  • Mal - hundo
  • Gal -kruro
  • Byal - fiŝo
  • Naz - kampo
  • Miz - ne faru, ne

Multaj Bujioj en kamparaj lokoj estas agrikulturaj farmistoj kiuj ofte kultivas malmultekostajn kultivaĵojn por konsumo aŭ vendo kiel rizo, milio, tritiko, terpomoj, maizo, kakao, teo, silko, kaj multajn aliajn specojn de kultivaĵoj. La Bujioj ankaŭ ludis gravan rolon kiel mezaj komercistoj en la regiono inter multaj popoloj, kiel la Ĝŭangoj, Hanoj, kaj Miaoj. Pro ŝanĝiĝantaj ekonomioj, la Bujioj okupiĝas pri kaj malgrandaj kaj grandaj aŭ komercaj operacioj. Tradiciaj Bujioj-metioj kaj batikoj estas famaj ĉie en la regiono. La Bujioj festas multajn festivalojn, kaj indiĝenajn kaj tiujn derivitajn de Hanoj-kulturo. Unu indiĝena festivalo estas nomita la Tago de la Bovo (牛王节) la 8-an de aprilo, ĉiujara festo intencita honori bovojn kaj ilian kontribuon al agrikulturaj agadoj. La 6-a de junio estas grava tradicia Bujioj-ferio por praa kultado.

Referencoj

[redakti | redakti fonton]