Brunkrona hilofilo
Brunkrona hilofilo | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Brunkrona hilofilo
| ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Hylophilus ochraceiceps (Sclater, 1859) | ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
La Brunkrona hilofilo (Hylophilus ochraceiceps) estas specio de birdo de la familio de Vireedoj kaj genro de Hylophilus, kiuj estas malgrandaj paserinoj de Sudameriko, pli verdecaj birdoj ol la tipa en la familio genro de Vireoj, el kiu ĝenerala koloro devenas la nomo, esperantigita kiel Hilofiloj aŭ pli kompreneble verduloj.
Ĝi troviĝas en Belizo, Bolivio, Brazilo, Kolombio, Kostariko, Ekvadoro, Gujanoj, Gvatemalo, Honduro, Meksiko, Nikaragvo, Panamo, Peruo, kaj Venezuelo. Ties natura habitato estas subtropikaj aŭ tropikaj humidaj arbaroj de malaltaj teroj.
Ĝi estas specio tre simila al la ne tiom etenda proksima parenco nome Brunnuka hilofilo, tio estas, malgranda specio kun olivverdecaj al brunecaj supraj partoj, krom la tre ruĝecbrunaj krono kaj nuko (el kiuj la unua menciita nomigas la specion kaj en Esperanto kaj en la latina scienca nomo kie ochraceiceps signifas precize “okra kapo”, ĉar la tre ruĝecbrunaj partoj ege kontrastas kun la ĝenerale grizaj vizaĝo kaj gorĝareoj), kaj helgrizaj subaj partoj kun bruneca nuanco. Ambaŭ specioj diferenciĝas pro tio ke tiu havas pli markatan kolornuancon en frunto kaj krono kongrue ku la nomo. La beko estas rozkoloreca kaj la supra makzelo estas pli malhela. Junuloj estas pli brunaj.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- BirdLife International 2004. Hylophilus ochraceiceps[rompita ligilo]. 2006 IUCN Ruĝa Listo de Minacataj Specioj. Konsultita la 26an de julio 2007.
|