Brunaj karakaroj
Aspekto
![]() | ||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
![]() Ĉimango (Milvago chimango)
| ||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||
| ||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||
Brunaj karakaroj, Milvagoj aŭ Milvago estas genro de rabobirdoj de la familio de Falkedoj kaj subfamilio de Poliborenoj.
Ĝi enhavas la jenajn speciojn:
Ili estas indiĝenaj de Sudameriko, kaj M. chimachima atingas ĝis la Istmo de Panamo kaj Kostariko. Prahistorie la genro etendis ĝis Karibio. Tie ĝi estus malaperinta post la alveno de la unuaj homoj komence de la Holoceno, kvankam ankoraŭ ne estas pruvo por tio kaj eble ili malaperis jam dum la lasta glaciperiodo.
Fosiliaj konstatoj:
- Milvago brodkorbi (fina Pleistoceno de Peruo)
- Milvago alexandri (fina Pleistoceno de Hispaniolo, Karibio)
- Jamajka karakaro, ?Milvago sp. (fina Pleistoceno/Holoceno de Jamajko, Karibio)
- Kuba karakaro, Milvago carbo (Holoceno de Kubo, Karibio)
Oni konas ankaŭ paleosubspecion de la Ĉimaĉimo el Florido.
|