Saltu al enhavo

Breyten Breytenbach

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Breyten Breytenbach
Persona informo
Breyten Breytenbach
Naskiĝo 16-an de septembro 1939 (1939-09-16)
en Robertson,  Sud-Afriko
Morto 24-an de novembro 2024 (2024-11-24) (85-jaraĝa)
en 14-a arondismento de Parizo
Lingvoj afrikansaangla vd
Ŝtataneco Francio (1982–)
Sud-Afriko Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma mater Universitato de Kaburbo - Belartoj
Michaelis School of Fine Art (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Familio
Gefratoj Jan Breytenbach (en) Traduki kaj Cloete Breytenbach (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo poeto
litografisto
politika aktivisto
eseisto
verkisto
pentristo
vidartisto Redakti la valoron en Wikidata vd
Laborkampo Literatura aktiveco, visual art activity (en) Traduki kaj apartismo Redakti la valoron en Wikidata vd
Aktiva dum 1959–2010 vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Breyten BREYTENBACH (naskiĝis la 16-an de septembro 1939 en Bonnievale, Unio de Sud-Afriko; mortis la 24-an de novembro 2024 en Parizo) estis sud-afrika verkisto kaj artisto, kaj kontraŭ-rasapartisma aktivulo. Li verkis en la afrikansa kaj la angla, kaj estis civitano de Francio [1].

Kune kun André Philippus Brink, inter aliaj, li estis gvidanto en afrikansa literatura grupo nomita "die sestigere", tre skeptika de la konservativa kaj rasisma registaro en Sudafriko [2].

Li studis en la fruaj 1960-aj jaroj en Francio, kie li estis edziĝinta al Yolande Ngo Thi Hoang Lien. En 1973 li povis reveni al Sud-Afriko kun sia edzino, kiun la sudafrikaj aŭtoritatoj klasifikis kiel koloran.

En 1975 li revenis al Sud-Afriko sub kaŝnomo. Li estis malkaŝita fare de la polico kaj juĝita al naŭ jaroj en malliberejo pro ŝtatperfido [3]. Li estis liberigita de malliberejo en 1982 kaj vojaĝis al Francio. Breytenbach iĝis franca civitano.

En 1993 li revenis al sia patrujo. De 2000 ĝis 2003 li instruis en la Universitato de Kaburbo [4].

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. . South African writer and anti-apartheid activist Breyten Breytenbach dies aged 85 (24 November 2024). Alirita 25 November 2024 .
  2. Bio & Auction Results (9 October 2024). Alirita 25 November 2024 .
  3. (1994) “Confession and Solidarity in the Prison Writing of Breyten Breytenbach and Jeremy Cronin”, Research in African Literatures 25 (1), p. 23–45. 
  4. Breyten Breytenbach (18 October 2020). Alirita 25 November 2024 .

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]