Bodony
Aspekto
Bodony [bodonj] estas malgranda vilaĝo en Hungario, en regiono Norda Hungario, en departemento Heves, en Distrikto Pétervására.
Bazaj informoj
[redakti | redakti fonton]- Areo: 29 km²
- koordinatoj de Tutmonda loktrova sistemo: 47.9426/20.025
- Loĝantaro: 860
- Poŝtkodo: 3243
- Telefonprefikso: 36
Situo
[redakti | redakti fonton]La vilaĝo situas sur montetoj sub nordaj piedoj de Mátra, en valo de rojo, laŭ traira flankovojo. Parád troviĝas 3, Pétervására 13, Bátonyterenye 19, Gyöngyös 23 km-ojn.
Historio
[redakti | redakti fonton]La unua mencio devenis el 1275. La turkoj detruis la vilaĝon en 1575 kaj en 1683. En 1904 incendio okazis. Vilaĝservoj estas aŭtonomio de ciganoj, infanĝardeno, biblioteko, poŝto, gastejo.
Vidindaĵoj
[redakti | redakti fonton]- gotika katolika preĝejo Sankta Mikaelo la Ĉefanĝelo (Bodony) kun mezepoka deveno, en 1776 barokiĝis
- klasikisma paroĥo el la 19-a jarcento, koordinatoj: 47.9444/20.0237
- akvorezervujo, samtempe fiŝkaptista lago