Blas Infante
Blas Infante | ||
---|---|---|
Persona informo | ||
Blas Infante Pérez de Vargas | ||
Naskonomo | Blas Infante Pérez de Vargas | |
Naskiĝo | 5-an de julio 1885 en Casa Natal de Blas Infante | |
Morto | 11-an de aŭgusto 1936 (51-jaraĝa) en Sevilo | |
Mortis per | Pafvundo vd | |
Lingvoj | hispana vd | |
Ŝtataneco | Hispanio vd | |
Alma mater | Universitato de Granado vd | |
Partio | Federacia Respublika Demokratia Partio vd | |
Memorigilo | ||
Profesio | ||
Okupo | politikisto juristo verkisto ĵurnalisto vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Blas Infante Pérez de Vargas (naskita en Casares, Malago la 5-an de julio 1885 - mortinta en Sevilo la 11-an de aŭgusto 1936) estis hispana politikisto, verkisto kaj muzikologo, konsiderata kiel fondinto de la andaluza patrujo. Por Andaluzio li mem realigis la naciajn simbolojn: flago, blazono, himno de Andaluzio.
Lia etnisma idealo estis federisme orientita kaj kuplita al strebo de sociaj kaj ekonomiaj reformoj, sub la influo de georgismo.
Sub lia inspiro la Asembleo de Arundo (1918) aprobis ĉarton bazitan sur la aŭtonomisma Federa Konstitucio de Antequera, 1883. Dum la Dua Hispana Respubliko la andaluzismon reprezentis Junta Liberalista, federisma partio de li gvidata. Blas Infante estis mortigita de la frankistoj komence de la civila milito, kiam la kontraŭrespublika armeo eniris Sevilon, ĉar danĝera aŭtonomisto kaj speco de liberpensa socialisto.
Blas Infante kaj Esperanto
[redakti | redakti fonton]Blas Infante parolis Esperanton[1][2]. Samkiel L. Zamenhof ankaŭ Blas Infante donis al siaj kreaĵoj naciisman internaciisman karakterizon[3]. En lia prelego Juan de Dios Montoto de Sarriá menciis ankaŭ 'Esperanton kiel videbla arkitekturo en la Domo de Blas Infante en Coria del Río' (Sevilo)[3]. Lia naskiĝdomo (Calle Carrera 55 en Casares, Malago) estas nun muzeo kaj turisma oficejo[4]. En la strato O'Donnell (Sevilia) troviĝas Fondumo Blas Infante[3]. Blas Infante ankaŭ verkis himnon de Andaluzio, de kiu ekzistas ankaŭ versio en Esperanto.
Eldiro de Blas Infante : "Mia naciismo antaŭ tiu de Andaluzio estas la homaro"[5]
Libroj
[redakti | redakti fonton]- 1915 El ideal andaluz
- 1920 Motamid, ultimo rey de Sevilla
- 1921 Cuentos de animales
- 1921 La dictadura pedagógica
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Fundación Blas Infante Arkivigite je 2008-03-06 per la retarkivo Wayback Machine
- Domo-Muzeo de Blas Infante en la retejo de la Centro de Studoj Andaluzio
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Aŭtunoj en Hispanio, Heroldo de KCE, numero 10, 1a jarkolekto, decembro 2017, p. 1
- ↑ Enrique Iniesta Cano, Biografio de Blas Infante, Vol. 2, 2003, aperas en ĝi la fotografaĵo de la UEA-membrokarto de Blas Infante de la jaro 1923.
- ↑ 3,0 3,1 3,2 Blas Infante, Andaluzismo kaj Esperanto, prelego de Juan de Dios Montoto de Sarriá.
- ↑ (angla) Blas Infante - Revolutionary (1885-1936)
- ↑ (es) 81 años del asesinato de Blas Infante, el 'Padre de la Patria Andaluza' (81 jaroj post la mortigo de Blas Infante, la 'patro de la andaluzia patrujo')