Saltu al enhavo

Blankafrunta pluvio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Blankafrunta pluvio
Ĉe malsekejo iSimangaliso, Kvazulu-Natalo, Sudafriko
Ĉe malsekejo iSimangaliso, Kvazulu-Natalo, Sudafriko
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Ĥaradrioformaj Charadriiformes
Familio: Ĥaradriedoj Charadriidae
Genro: Anarhynchus
Specio: Blankafrunta pluvio A. marginatus
Anarhynchus marginatus
Vieillot, 1818
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga[1]
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Blankafrunta pluvio, Anarhynchus marginatus, estas eta kaj vigla pluvio, tio estas vadbirdo de la familio de ĥaradriedoj kaj genro Anarhynchus kiu enhavas multajn aliajn speciojn.

Ĝi estas malgranda (45-50 g) pluvio kiu vivas en sablaj strandoj, dunoj, kotejoj kaj bordoj de riveroj kaj lagoj en sub-sahara Afriko kaj Madagaskaro. Ili nestumas en malgrandaj skrapaĵoj surgrunde kie la ino demetas el unu ĝis tri ovojn. La specio estas monogama kaj long-viva, kun esperita vivodaŭro de ĉirkaŭ 12 jaroj. La plimulto de paroj kiuj kuniĝas restas kune dum la sekvaj jaroj de reproduktado kaj retenas la saman teritorion. La Blankafrunta pluvio havas similan aspekton kiel la Marborda pluvio, kun blanka etenda frunto, nigra kronzono, kaj nigra traokula strio al la beko.

Blankafrunta pluvio (Charadrius marginatus), Gambio, 2021.

Subspecioj

[redakti | redakti fonton]

Oni agnoskis kvar aŭ kvin subspeciojn, kiuj varias laŭ kolornuanco de la kolumo kaj de la brusto:

  • C. m. arenaceus (Clancey, 1971) loĝas el suda Mozambiko ĝis sudokcidenta Kablando en Sudafriko.
  • C. m. marginatus (Vieillot, 1818), la nomiga subspecio, loĝas el suda Angolo ĝis sudokcidenta Kablando.
  • C. m. mechowi (Cabanis, 1884) loĝas surloke en Afriko suden de Saharo ĝis norda Angolo, Bocvano, Zimbabvo kaj norda Mozambiko.
  • C. m. tenellus (Hartlaub, 1861) estas endemia de Madagaskaro.
  • C. m. pons estas subspecio kiu nuntempe ne estas akceptita de ĉiuj fakuloj.[2]
Junulo, Nacia Parko Ĉobe, Namibio.

La averaĝa blankafrunta pluvio pezas proksimume 45-50 g, kaj ambaŭ seksoj iomete malsamas laŭ plumarkoloraro. Plenkreskaj masklaj pluvioj montras blankajn antaŭkronon kaj superokulajn striojn, kun malhela bendo krucanta la mezan kronon, kun la cetero de la krono sablogriza. La vizaĝo estas ĉefe blanka, kun nigrecbruna strio de malantaŭ la okulo ĝis la orelareoj. La mantelo, dorso kaj pugo estas helgrizecbrunaj, kun palbrunaj ĝis grizaj plumbordoj. La supraj kovrilaj kaj centraj plumoj de la vosto estas nigraj, kaj la flankaj plumoj estas blankaj. Primaraj kaj sekundaraj estas malhelbrunaj kun blankaj ŝaftoj, bazoj, kaj internaj retoj. Blankfruntaj pluvioj ankaŭ havas palan malhelbrunan flankan makulon sur supra brusto, kaj blankajn subajn partojn, foje kun svagaj kaŝtankoloraj malsupra brusto kaj supra ventro. La okuloj estas brunaj, la beko estas nigra, kaj la kruroj estas palgrizaj, verdgrizaj aŭ palverdaj/olivaj. Plenkreskaj inoj havas similan aspekton al plenkreskaj maskloj, tamen la nigra krongrupo estas malpli difinita kaj ne same dika, kaj eĉ povas foresti en kelkaj kazoj. Aldone, la flugiloj de la inoj estas iomete pli longaj ol tiuj de la maskloj.[3] Junuloj havas similajn markojn al plenkreskaj inoj, sed ĉiam mankas la kronbenso, kaj ekzistas neniu nigra koloraĵo sur la kapo- bridoj estas brunaj. La flanka brustomakulo estas tre varia inter individuoj de tiu specio.[4]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. BirdLife International (2016). “Charadrius marginatus”, IUCN Red List of Threatened Species 2016, p. e.T22693828A93425312. doi:10.2305/IUCN.UK.2016-3.RLTS.T22693828A93425312.en. Alirita 19a de Novembro 2021.. 
  2. White-fronted Plover (pons).
  3. (2010-11-11) “Cryptic sexual size dimorphism in Malagasy plovers Charadrius spp.”, Ostrich (en) 81 (3), p. 173–178. doi:10.2989/00306525.2010.519909. Bibkodo:2010Ostri..81..173Z. 
  4. Urban, E.K., C.H. Fry & S. Keith 1986: The birds of Africa, Vol. II. - Academic Press, London

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]