Betty Grable
Betty Grable | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Betty Grable | |||||
Naskiĝo | 18-an de decembro 1916 en Sankta Luiso | ||||
Morto | 2-an de julio 1973 (56-jaraĝa) en Santa Monica, Usono | ||||
Mortis pro | Naturaj kialoj vd | ||||
Mortis per | Pulma kancero vd | ||||
Tombo | Inglewood Park Cemetery (en) vd | ||||
Lingvoj | angla vd | ||||
Ŝtataneco | Usono vd | ||||
Alma mater | Mary Institute and St. Louis Country Day School (en) profesia lernejo Hollywood vd | ||||
Partio | Kalifornia Respublikana Partio vd | ||||
Memorigilo | |||||
Familio | |||||
Patro | John Conn Grable (en) vd | ||||
Patrino | Lillian Rose Hofman (en) vd | ||||
Edz(in)o | Harry James (1943–1965) Jackie Coogan (1937–1939) vd | ||||
Parencoj | Virginia Pearson (mul) (duaranga kuzo aŭ kuzino) vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | kantisto teatra aktoro televida aktoro aktoro filmaktoro dancisto modelo coverperson (en) vd | ||||
Laborkampo | Aktorado, kantado kaj danco vd | ||||
Aktiva en | Usono vd | ||||
Aktiva dum | 1929– vd | ||||
| |||||
En TTT | Oficiala retejo vd | ||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Elizabeth Ruth "Betty" GRABLE (naskiĝis la 18-an de decembro 1916, mortis la 2-an de julio 1973) estis usona aktorino, dancistino kaj kantistino, kaj populara stelulino de 20th Century-Fox dum la 1940-aj kaj 1950-aj jaroj.[1] Ŝi edziniĝis en 1937 al la aktoro Jackie Coogan, kiu famiĝis kun Charlie Chaplin en The Kid.
Kariero
[redakti | redakti fonton]Grable ekis sian kinkarieron en 1929 je aĝo de 12, post kio ŝi estis maldungita el la kontrakto kiam oni sciis ke ŝi estis subskribinta laŭ falsa identeco. Ŝi havis kontraktojn kun RKO kaj Paramount Pictures dum la 1930-aj jaroj, kaj aperis en serioj de B filmoj. Grable ekelstariĝis pere de la Broadvaja muzikalo DuBarry was a Lady (1939), kiu portis ŝin al la atento de la 20th Century-Fox. Ŝi anstataŭis Alice Faye en Down Argentine Way (1940), ŝia unua grava filmo de Holivudo, kaj iĝis la plej granda kinstelulino de Fox tra la resto de la jardeko. Fox ĉefroluligis Grable en serio de teknikoloraj muzikaloj dum tiu jardeko kiuj estis ege popularaj, kunaktorante kun stelaj viroj kiaj Victor Mature, Don Ameche, John Payne kaj Tyrone Power. En 1943, ŝi estis la unuaranga biletvenda en la mondo kaj, en 1947, ŝi estis la plej multe pagita distristino en Usono. Du el ŝiaj plej grandaj filmosukcesoj estis la muzikalo Mother Wore Tights (1947) kaj la komedia filmo How to Marry a Millionaire (1953), unu el ŝiaj lastaj filmoj. Grable retiriĝis el kinaktorado en 1955 post ŝis retiriĝo el la kontrakto kun Fox, kvankam ŝi pluaktoris en teatro kaj en televido.
Notoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Obituary Variety, 4a de Julio, 1973, paĝo 63.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Betty Grable ĉe Interreta filma datumbazo (angle)
- Betty Grable | PlaybillVault.com
- Betty Grable Basics Arkivigite je 2011-04-10 per la retarkivo Wayback Machine
- St. Louis Walk of Fame Arkivigite je 2012-08-23 per la retarkivo Wayback Machine
- Photographs and literature