Berberana
Berberana | |||
---|---|---|---|
municipo en Hispanio vd | |||
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 09511 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 50 (2023) [+] | ||
Loĝdenso | 1 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 42° 55′ N, 3° 4′ U (mapo)42.919722222222-3.06Koordinatoj: 42° 55′ N, 3° 4′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 622 m [+] | ||
Areo | 33,8 km² (3 380 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Berberana [+] | |||
Berberana [berbeRAna] estas municipo en la nordoriento de la provinco Burgoso, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al la komarko Las Merindades. La loknomo Berberana povas esti komprenebla etimologie kiel koruptaĵo de Barbarejo.
Geografio
[redakti | redakti fonton]Ĝia municipa teritorio, kiu enhavas du loĝlokojn nome Berberana kaj Valpuesta, okupas totalan areon de 33,80 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 54 loĝantojn. Ĝi perdis multajn loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono, fakte perdis 44 loĝantojn el la jaro 1991. Ĝi distas 100 km de Burgoso, provinca ĉefurbo.
Historio
[redakti | redakti fonton]La areo apartenis unue al la Regno Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado. En 1857, Berberana aligis la teritorion de la nuligita municipo Valpuesta.
Aktualo
[redakti | redakti fonton]Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj, forstado) kaj brutobredado (bovoj, ŝafoj kaj abelbredado). Lastatempe funkciado de servoj plej ekgravis, kune kun kultura kaj rura turismo, ekzemple piedirado tra naturaj lokoj.
Inter vidindaĵoj menciindas la Turo de Sánchez de Velasco kaj la preĝejo de Sankta Kornelio kaj Sankta Cipriano.