Benjamin Hederich
Benjamin Hederich | ||
---|---|---|
Persona informo | ||
Benjamin Hederich | ||
Naskiĝo | 12-an de decembro 1675 en Geithain | |
Morto | 18-an de julio 1748 (72-jaraĝa) en Großenhain | |
Lingvoj | germana • latina vd | |
Ŝtataneco | Germanio Elektoprinclando Saksio vd | |
Profesio | ||
Okupo | vortaristo instruisto aŭtoro filologo vd | |
Verkado | ||
Verkoj | Gründliches mythologisches Lexicon vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Benjamin HEDERICH (naskiĝinta la 12-an de decembro 1675 en Geithain, mortinta la 18-an de julio 1748 en Großenhain) estis germana faranto de leksikonoj kaj lernolibroj.
Vivo
[redakti | redakti fonton]Post frekvento de gimnazioj en Grimma li studis en Lepsiko kaj Wittenberg. De 1702 Hederich deĵoris kiel instruisto, unue en instruigejo Kloster Berge en Buckau (Madgeburg), poste kiel rektoro en Großenhain. Libertempe li verkis enkondukojn en multajn sciencojn, krome vortarojn kaj lernolibrojn de la lingvoj latina kaj helena. Lia verko Anleitung zu den fürnehmsten historisĉen Wissenschaften ampleksas la fakojn de kronologio, genealogio, heraldiko, numismatiko kaj diplomatiko; implicite li tiel kreis liston de helpsciencoj validan ĝis hodiaŭ.
La primitologia leksikono Gründliĉe mythologisches Wörterbuch gravas kaj en niaj tagoj por esploristoj pri Johann Wolfgang von Goethe kiu uzis oftege ties duan eldonon prilaboritan de Johann Joachim Schwabe. Krome Goethe laŭdis ĝin en letero adresita al Friedrich Schiller. Ankaŭ Heinrich von Kleist ĉerpis el ĝi siajn konojn pri la antikva mitologio. Interesas ke la tuta enhavo estis reprenita en la koncernaj alineoj de la enciklopedio de Johann Heinrich Zedler.
Verkoj (elekto)
[redakti | redakti fonton]- Gründliches mythologisches Lexicon, Gleditsch, Leipzig 1770. - Represo: Wissenschaftliche Buchgesellschaft, Darmstadt 1996, ISBN 3-534-03489-9. KD-eldono: Directmedia, Berlin 2006, ISBN 3-89853-535-5 (http://www.zeno.org/Hederich-1770 interrete)
- Benjamin Hederichs lateinisch-deutsche, deutsch-lateinische und griechisch-lateinische, lateinisch-griechische Wörterbücher. Kun enkonduko de Franz Josef Hausmann: Altsprachliche Lexikographie im Zeitalter des Barock. Die Wörterbücher des Benjamin Hederich (1675–1748). Fischer, Erlangen 1988, ISBN 3-89131-032-3.
- Gründliches Antiquitäten-Lexicon, Leipzig 1743 (mikrofilme, ISBN 3-598-40627-4)
- Notitia auctorum antiqua et media. Ein Gelehrtenlexikon von den ältesten Zeiten bis zur Wiederherstellung der Wissenschaften, Wittenberg 1714.
- Fasti Consulares Romani, Wittenberg 1713 (germana traduko en 1723)
- Progymnasmata linguae Graecae, 1715
- Progymnasmata linguae Latinae, 1745
- Promtuarium latinitatis probatae oder Vollständiges deutsch-lat. Lexicon, Leipzig 1729
- Der Jugend auf Schulen mathematische Nebenübungen in der Arithmetik und Geometrie, Wittenberg 1729
- Progymnasmata architectonica oder Vorübungen in beiderlei Baukunst, Leipzig 1730
- Anleitung zu den vornehmsten, einem künftigen Bürger und Anderen, die nicht studieren wollen, dienlichen Sprachen und Wissenschaften, Berlin 1743
Literaturo
[redakti | redakti fonton]- Art. „Hederich, Benjamin“ de Heinrich Julius Kämmel, ĉe: Allgemeine Deutsche Biographie,volumo 11 (1880), p. 221–222 (tie ĉi interrete)
- Walther Killy: Literaturlexikon: Autoren und Werke deutscher Sprache. Volumo 5. Bertelsmann-Lexikon-Verl., Gütersloh, München 1988–1991, p. 94
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- ligiloj ĉe DDB
- Vikifontaro
- Informoj pri Benjamin Hederich en katalogo de la Germana Nacia Biblioteko (germane)
- Benjamin Hederich: Vollständiges mythologisches Lexikon - legebla ĉe Zeno.org