Bad Eilsen estas banloka komunumo en Germanio. Ĝi troviĝas en la distrikto Schaumburg de la federacia landoMalsupra Saksio. Fine de decembro 2022 la komunumo havis 2580 loĝantojn sur areo de 2,46 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 1 049 loĝantoj/km². Samtempe la komunumo estas la administra sidejo de komunumaro, germanlingve nomata Samtgemeinde Eilsen, administra ligo de pluraj najbaraj komunumoj por komuna plenumo de pluraj taskoj kaj servoj.
Esperanto-movade en la regiono aparte gravas la grupo "La Ratkaptista Bando", kiu kunvenas regule ĉiun duan semajnon en kultura centro de la urbo Hameln 23 kilometrojn sudoriente de Bad Eilsen kaj havas sian administran adreson en la apuda komunumo Hessisch Oldendorf 13 kilometrojn sudoriente.