Béla Erdőssy
Béla Erdőssy | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 6-an de aprilo 1871 en Okoličná na Ostrove |
Morto | 25-an de novembro 1928 (57-jaraĝa) en Budapeŝto |
Mortokialo | Apoplexy (en) kaj pneŭmonito |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Hungara Belarta Universitato (1889–1895) |
Okupo | |
Okupo | pentristo universitata instruisto grafikisto grafikartisto |
Béla Erdőssy [erdOŝi], laŭ hungarlingve kutima nomordo Erdőssy Béla estis hungara pentristo, grafikisto, altlerneja instruisto.
Béla Erdőssy [1][rompita ligilo] naskiĝis la 6-an de aprilo 1871 en Hungara reĝlando en Ekel (nuntempa Okoličná na Ostrove en Slovakio), li mortis la 25-an de novembro 1928 en Budapeŝto.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Béla Erdőssy akiris diplomon en Reĝa Desegnista Edukejo en 1894. Li lernis precipe de Bertalan Székely. Post la diplomo li plulernis jaron en privata lernejo de Károly Lotz, poste li estis asistanto en Reĝa Teknikuniversitato palatino József. Inter 1897 kaj 1925 li instruis en la menciita Desegnista Edukejo, poste li pensiuliĝis. Ekde 1894 li ofte ekspoziciis en Arthalo Budapeŝto aŭ en similaj ekspoziciejoj. Liaj pluraj pentraĵoj estas videblaj en Hungara Nacia Galerio. Li ŝatis pentri pejzaĝojn, ĝenropentraĵojn, krome menciindas liaj akvafortoj kaj grafikaĵoj.
Elektitaj pentraĵoj
[redakti | redakti fonton]- Piaci jelenet
- Folyóparton
- Enteriőr
- Vásárban
- Havas út (vidu la foton!)