La armenlingva Vikipedio estas aŭtonomeca eldono de Vikipedio en la armena lingvo. Sialingve ĝi havas la titolon Վիքիպեդիա Ազատ հանրագիտարան [Wīkīpedyā Azat Hanragitaran] aŭ pli mallonge Վիքիպեդիա [Vīkīpedyā]. Formale komencita la 9-an de julio 2003, la projekto praktike vigliĝis nur ekde la jaro 2005. En oktobro 2013 ĝi havis iom pli ol 90 000 artikolojn, kaj - interalie helpe de granda publika kampanjo de marto 2014 varbanta redaktantojn por la projekto - atingis pli ol 120 000 artikolojn ĝis julio 2014. La 24-an de januaro 2025 ĝi enhavas 315 576 artikolojn.