Argonne
Aspekto
Argonne | ||
---|---|---|
Geografia regiono | ||
Natura regiono de Francio, montara sistemo [+] | ||
Lando | Francio | |
- koordinatoj | 49° 9′ 0″ N, 4° 58′ 0″ O (mapo)49.154.9666666666667Koordinatoj: 49° 9′ 0″ N, 4° 58′ 0″ O (mapo) | |
Argonne | ||
Vikimedia Komunejo: Argonne [+] | ||
Argonne estas arbara, montara pejzaĝa regiono en orienta parto de Francio. Ĝi estas natura divida linio inter Champagne kaj Lorrainne (Lotaringio), longante ĉirkaŭ 65 km, larĝante ĉirkaŭ 15 km, altante 200 m. La regionon distranĉas valoj de riveroj Aire kaj Aisne, kiuj malfaciligas la trafikon.
Argonne estas strategie grava areo. La franca armeo tie repuŝis en 1792 la prusajn armeojn ĉe Valmy, la usonaj taĉmentoj tie venkegis la germanajn taĉmentojn en 1918, en la Ofensivo de Meuse-Argonne.