Araliacoj
Aspekto
Araliacoj | ||||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Biologia klasado | ||||||||||||||||
| ||||||||||||||||
aralio Aralia L. | ||||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||||
La araliacoj[2] (latine Araliaceae) estas planta familio el la dukotiledonaj angiospermoj. Tiu familio apartenas al la ordo apialoj (Apiales). Ĝi enhavas 40 genrojn kaj ĉirkaŭ 1530 speciojn[1],[3]. Ĝia tipa genro estas aralio[2].
Tiuj plantoj estas arboj, arbedoj kaj kelkfoje staŭdoj. La ovario estas sube staranta, evoluas ĝenerale el 5 karpeloj al bero aŭ drupo.
Taksonomio
[redakti | redakti fonton]Laŭ World Flora Online kaj The Plant List (27 jun. 2020)[1],[3], jen ĉi-sube la listo de la akceptitaj taksonoj, kaj ties Esperantaj nomoj[4]:
- Angiospermae - angiospermoj
- Apiales Nakai - apialoj
- Araliaceae Juss. - araliacoj
- Acanthopanax (Decne. & Planch.) Miq. - akantopanako**
- Anakasia Philipson - anakazio*
- Aralia L. - aralio[2]
- Astrotricha DC. - astrotriko
- Boerlagiodendron Harms - berlagiodendro**
- Brassaiopsis Decne. & Planch. - brasajopso
- Cephalaralia Harms - cefalaralio
- Cheirodendron Nutt. ex Seem. - keirodendro
- Chengiopanax C.B. Shang & J.Y. Huang - ĉengiopanako
- Cussonia Thunb. ex Thunb. - kusonio
- Dendropanax Decne. & Planch. - dendropanako
- Dizygotheca N.E. Br. - dizigoteko*
- Eleutherococcus Maxim. - eleŭterokoko
- Fatsia Decne. & Planch. - facjo
- Gamblea C.B. Clarke - gambleo
- Harmsiopanax Warb. - harmsiopanako
- Hedera L. - hedero[5]
- Heteropanax Seem. - heteropanako
- Hydrocotyle L. - hidrokotilo[6]
- Kalopanax Miq. - kalopanako
- Macropanax Miq. - makropanako
- Merrilliopanax H.L. Li - meriliopanako
- Meryta J.R. Forst. & G. Forst. - meritao
- Metapanax J. Wen & Frodin - metapanako
- Motherwellia F. Muell. - motervelio
- Neopanax H. H. Allan - neopanako*
- Oplopanax (Torr. & A. Gray) Miq. - oplopanako
- Oreopanax Decne. & Planch. - oreopanako
- Osmoxylon Miq. - osmoksilo
- Panax L. - panako[7]
- Pentapanax Seem. - pentapanako
- Plerandra A. Gray - plerandro**
- Polyscias J.R. Forst. & G. Forst. - polisciado
- Pseudopanax C. Koch - pseŭdopanako
- Raukaua Seem. - raukavao
- Schefflera J.R. Forst. & G. Forst. - ŝeflero
- Seemannaralia R. Vig. - semanaralio
- Sinopanax H.L. Li - sinopanako
- Stilbocarpa (Hook. f.) Decne. & Planch. - stilbokarpo
- Tetrapanax (K. Koch) K. Koch - tetrapanako
- Trachymene Rudge - trakimeno
- Trevesia Vis. - treversio
- Woodburnia Prain - vudburnio
- Araliaceae Juss. - araliacoj
- Apiales Nakai - apialoj
- *Genro akceptita en TPL sed ne en WFO, kiu tamen akceptas ĝiajn speciojn.
- **Genro akceptita en WFO sed ne en TPL. Tamen laŭ WFO, estas neniu akceptita specio en ĝi.
Kelkaj gravaj taksonoj
[redakti | redakti fonton]- aralio (Aralia) estas arbo, arbedo kaj staŭdo kun grandaj du aŭ trifoje pinataj folioj kaj relative grandaj umbeloj. Multaj formoj estas kulturataj en ĝardenoj. Ekzemple Aralia elata.
- hedero (Hedera): specioj de la genro estas daŭrfoliaj arbedoj rampantaj aŭ grimpantaj per kroĉradiketoj sur arbojn, murojn kaj similajn (ili ne estas parazitaj plantoj). Ili havas manforme lobaj kaj forkformaj folioj kaj kvinnomraj, epiginaj, verdecaj floroj en umbelo. La poleno estas tre venena. (specio Hedera helix)
- ginsengo (Panax ginseng): estas plurjara herbo kun tuberforma rizomo, nebranĉiĝanta tigo, 5-fingraj folioj kaj ruĝaj fruktoj. Ĝi estas kultivata en Ĉinio, Japanio kaj Nordameriko. La ginseng-rizomo enhavas valorajn saponinojn. Ŝatata ornamplanto kaj kuracplanto.
Bildaro
[redakti | redakti fonton]Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- http://delta-intkey.com/angio/www/araliace.htm Arkivigite je 2007-09-23 per la retarkivo Wayback Machine