Appingedam
Municipo Appingedam | |||||
---|---|---|---|---|---|
Flago de la municipo Appingedam | Blazono de municipo Appingedam | ||||
urbo • loĝloko en Nederlando • loĝloko kun urborajtoj kaj privilegioj • nederlanda municipo • fortifikita urbo | |||||
| |||||
Provinco | Eemsdelta | ||||
Ĉefloko | Appingedam | ||||
Areo - Tero - Akvo |
24,62 km² 23,86 km² 0,76 km² | ||||
Loĝantaro - Loĝdenso |
12.369 (1-a de junio 2005) 520,3 loĝ./km² | ||||
Geografia situo | 53° 19′ N, 6° 52′ O (mapo)53.3166666666676.8666666666667Koordinatoj: 53° 19′ N, 6° 52′ O (mapo) | ||||
| |||||
Gravaj trafikaj arterioj | N33, N360 | ||||
CBS-municipokodo | 0003 | ||||
Telefona kodo | 0596 | ||||
Poŝtkodo | 9900–9903 | ||||
Oficiala retejo | http://www.appingedam.nl/ | ||||
Appingedam (53° 19′ N; 06° 52′ E Mapo), loĝantoj je la 1-a de junio 2005 : 12.369) estas urbo kaj antaŭa municipo en la nordo de Nederlando, en la provinco Groningen. La antaŭa municipo havas areon de 24,62 km² (el kiu 0,76 km² akvo).
La urbeto Appingedam, situas ĉe la Damsterdiep, estas la plej grava loĝloko de la historia regiono Fivelingo. Ĝi estas unu el la tri urboj de la provinco.
Historio
[redakti | redakti fonton]Appingedam ricevis urborajtojn en 1327 kaj tiam ĝi ankoraŭ administracie apartenis al Frislando. Pro tio ĝi estis kiel komerca loko grava konkuranto de la urbo Groningen. Kiam Groningen ricevis staplorajton, Appingedam rapide malpli graviĝis. Poste ankaŭ Delfzijl kun sia marhaveno superis la urbeton.
Nuntempe Appingedam aspektas ankoraŭ sendube kiel urbeto, kaj donas tiurilate "miksaĵon da akra komerca spirito, norda senpasieco kaj iom da romantiko", kiel diras la komunuma retejo. La plej fama vidindaĵo estas la pendantaj kuirejoj super la Damsterdiep.
Municipo
[redakti | redakti fonton]La antaŭa municipo Appingedam ankaŭ enhavas la sekvajn vilaĝojn: Garrelsweer, Jukwerd, Laskwerd, Marsum, Oling, Opwierde, Solwerd, Tjamsweer. Ĝi nun apartenas al la municipo Eemsdelta
Publika transporto
[redakti | redakti fonton]En Appingedam estas stacidomo de la fervojo Groningen-Delfzijl.
Appingedam ankaŭ havas aŭtobusan stacion kun la sekvaj gravaj interligoj:
- linio (1)40: Groningen-Ten Boer-Appingedam-Delfzijl
- linio 45: Appingedam-Delfzijl-Holwierde-Bierum-Spijk (pluen en la direkto Loppersum)
- linio 49: Appingedam-Siddeburen-Zuidbroek
- linio (1)78: Appingedam-Siddeburen-Schildwolde-Slochteren (pluen direkto Groningen)
- kvartalbuso 91 Appingedam-Holwierde (pluen direkto Loppersum)
Gravuloj
[redakti | redakti fonton]Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]Provinco Groningo | |
---|---|
Eemsdelta | Groningo | Het Hogeland | Midden-Groningen | Oldambt | Pekela | Stadskanaal | Veendam | Westerkwartier | Westerwolde | |
Nederlando | Provincoj | Municipoj |