Apostrofo
Interpunkciaĵoj |
---|
apostrofo ( ' ); ( ’ ) |
Aliaj tipografiaj markoj |
asterisko ( * ) |
Apostrofo ( ’ ) estas skribsigno uzata en Esperanto kaj aliaj lingvoj por montri ellasitajn literojn. Ĝi oftas en poezio, ekz‑e
|
En Esperanto, laŭ la Fundamenta Gramatiko, «La fina vokalo de la substantivo kaj de la artikolo povas esti forlasata kaj anstataŭata de apostrofo»[1]. Tiel, oni povas skribi apostrofon anstataŭ la fina (do, nominativa) -O de substantivo, tamen la akcento restas sur la sama silabo (kiu iĝas la lasta); tial en la ĉi-supra verso la jamba substantivo ĉiél’ klare diferencas, sone kaj skribe, disde la troĥea tabelvorto ĉíel.
La apostrofo ’ ankaŭ similas la simbolon de la mezurunuo angula minuto ', kiu ofte anstataŭas ĝin.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Fundamenta Krestomatio, «Plena Gramatiko de Esperanto», (16).
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- http://www.askoxford.com/asktheexperts/faq/aboutspelling/pizza Arkivigite je 2008-10-17 per la retarkivo Wayback Machine
- http://www.english.udel.edu/wc/handouts/using_apostrophes.html Arkivigite je 2006-02-12 per la retarkivo Wayback Machine
- http://www.dreamworld.org/tips/aaa[rompita ligilo]
- PMEG: Normala apostrofado.