Saltu al enhavo

Andrij Ŝevĉenko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Andrij Ŝevĉenko
Persona informo
Naskonomo Андрій Миколайович Шевченко
Naskiĝo 29-an de septembro 1976 (1976-09-29) (48-jaraĝa)
en Dvirkivshchyna
Ŝtataneco Ukrainio Redakti la valoron en Wikidata
Familio
Edz(in)o Kristen Pazik (en) Traduki (2004–) Redakti la valoron en Wikidata
Infano Kristian Shevchenko (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo futbalisto
futbala trejnisto
association football executive (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
TTT
Retejo http://sheva7.com/
vdr

Ŝevĉenko, Andrij ukraine Андрій Шевченко (naskiĝis 29-an de septembro 1976) estas ukraina futbalisto, moknomo - Ŝeva. Li naskiĝis en la Kieva provinco, sed baldaŭ kun familio translokiĝis al Kievo. Dum la 9-a vivojaro li komencis ludi futbalon. Dum la jaro 1993 li debutis en la teamo "Dinamo-2", post kelkaj monatoj ekludis en la unua teamo de la futbala klubo "Dinamo" Kievo. Ekde 1999 li estis futbalisto ĉe la klubo "A.C. Milan" (en Milano, Italio) kaj ekde 2006 ĉe la klubo "FC Chelsea" (en Londono, Anglio).

Dum la matĉoj pri la Futbala Mondpokalo 2006 en Germanio (2006) li estis kapitano de la ukraina nacia teamo de futbalo.

Dum 2003 li ricevis la titolon "Merita Majstro de sporto de Ukrainio", kaj ekde 2004 estas posedanto de la titolo "La Ora Pilko", kiu estas aljuĝata al la plej bona piedpilkisto de Eŭropo. Krome li estas nomumita "Heroo de Ukrainio".