Amonia bisulfito
Amonia bisulfito | |||
Kemia strukturo de la Amonia bisulfito | |||
Kemia strukturo de la Amonia bisulfito | |||
Alternativa(j) nomo(j) | |||
Hidrogena sulfito de amonio | |||
Kemia formulo | |||
CAS-numero-kodo | 10192-30-0 | ||
ChemSpider kodo | 8617070 | ||
PubChem-kodo | 10441651 | ||
Fizikaj proprecoj | |||
Aspekto | Senkoloraj aŭ flavaj kristaloj | ||
Molmaso | 99.1096 g mol−1 | ||
Smiles | [S](=O)(=O)[O-].[NH4+] | ||
Denseco | 2.03 sub 68 ℉
1.40 (72% akvosolvaĵo) g/cm3 (likva) | ||
Fandopunkto | −30 °C | ||
Solvebleco:Akvo | Solvebla | ||
Ekflama temperaturo | Ne bruliva | ||
Sekurecaj Indikoj | |||
Pridanĝeraj indikoj | |||
Danĝero
| |||
GHS etikedigo de kemiaĵoj[1] | |||
GHS Damaĝo-piktogramo | |||
GHS Signalvorto | Damaĝa substanco | ||
GHS Deklaroj pri damaĝoj | H290, H314, H315, H318 | ||
GHS Deklaroj pri antaŭgardoj | P234, P260, P264, P280, P301+330+331, P303+361+353, P304+340, P305+351+338, P310, P363, P391 | ||
(25 °C kaj 100 kPa) |
Amonia bisulfito, bisulfito de amonio aŭ NH4HSO3 estas neorganika salo rezultanta el nekompleta reakcio inter la amoniako kaj sulfita acido. Amonia bisulfito estas blanka kristala solido, tamen, ordinare amonia bisulfito estas komerce trovata en akvosolvaĵo 60%. Ĝi uzatas por forigo de oksigeno el reziduaj akvoj kaj akvotuboj. Amonia bisulfito estas redukta blankiga agento.
Ĝi reduktas karbonilajn kaj alkoholajn grupojn, kiuj funkcias kiel kolorigiloj por la substancoj. Ĝi uzatas en mekanika blankigilo por paperpulpo, kotono, lano kaj kaolino. Aldonaj aplikoj inkluzivas ĝin kiel konservaĵo aŭ antioksidanto kaj agento por hararondigo. Amonia bisulfito uzatas en industrio por procezado de ledotanado, nutrado kaj fabrikado de trinkaĵoj, gaspurigado, akvotraktado por forigo de klorotroo, tekstila kaj pulpa procezado, krom aliaj. Ĝi estas reduktagento en kemia manufakturado. Ĝi estas alternativo al sulfura duoksido kiu uzatas en ekipaĵo-sterilizado.
Reakcioj
[redakti | redakti fonton]Amonia bisulfito reakcias kun oksigeno per estigo de amonia sulfato kaj sulfata acido[2].
Biologie, citozino konvertiĝas en uracilon[3] per traktado kun "natria bisulfito" kaj "amonia bisulfito": | |||
Literaturo
[redakti | redakti fonton]- ChemicalLand21
- Toxnet
- Kent and Riegel's Handbook of Industrial Chemistry and Biotechnology, James A. Kent
- Wiley Guide to Chemical Incompatibilities, Richard P. Pohanish, Stanley A. Greene
- Hazardous Materials: Emergency Action Data, Charles R. Foden,Jack L. Weddell
|
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Safety Data Sheet. Arkivita el la originalo je 2016-09-10. Alirita 2017-06-05 .
- ↑ Corrosion in the Petrochemical Industry, Linda Garverick
- ↑ Tietz Textbook of Clinical Chemistry and Molecular Diagnostics,Carl A. Burtis,Edward R. Ashwood,David E. Bruns