Saltu al enhavo

Amir Khosrow

El Vikipedio, la libera enciklopedio


Amir Khosrow
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 1253 (1253-01-01)
en Patiyati
Morto 27-an de septembro 1325 (1325-09-27) (72-jaraĝa)
en Delhio
Tombo Tomb of Amir Khusro (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Religio islamo vd
Lingvoj arabaturkahindiapersaurduo vd
Familio
Patro Amir Saif ud-Din Mahmud (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Patrino Bibi Daulatnaz (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo poeto
verkisto
filozofo
muzikisto Redakti la valoron en Wikidata vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Amir Khosrow Dehlavi, reala nomo Abu l-Hasan Yamin ad-Din Khosrow (perse kaj urdue ابوالحسن یمین‌الدین خسرو, hindie अबुल हसन यमीनुददीन ख़ुसरो n. 1253 en Patiali, nun Utar-Pradeŝo - m. 1325 en Delhio, Delhia Sultanlando) estis hinda poeto, muzikisto kaj filozofo. Li skribis en la persa kaj la nordhinda dialekto ( Khari-boli ), kiu poste iĝis la bazo por la urdua kaj hinda lingvoj. Li funkciis kiel kortega poeto kaj kronikisto. La poezio de Amir Khosrow estis de granda graveco en la historio de hinda literaturo. Li foje estas nomita la "voĉo de Hindio" ( Tuti-e-Hind ) kaj la "patro de la urdua literaturo" [1].

Li estas konsiderita ikono ene de la kulturhistorio de la Hinda Subkontinento. Li estas vidita kiel la patro de qawali, la muziko de Sufiismo en Hindio.

Khusrow estis eksperto en multaj stiloj de persa poezio kiuj estis evoluigitaj en mezepoka Persio, de la qasidas de Khagani Shirvani ĝis la Khamsa de Nizami Ganjavi. Li enkondukis la ghazal-stilon de kantado en Hindio, kiu daŭre estas vaste praktikita en Barato kaj Pakistano .

Li uzis 11 sistemojn de versado kun tridek kvin malsamaj metrikoj.

Li skribis en multaj poeziaj formoj, inkluzive de ghazal, masnavi, qita, rubai, do-bayti kaj tarkib-band. Lia kontribuo al la disvolviĝo de la ghazal estis signifa [2].

Khusrow verkis siajn poemojn en la persa kaj la hindustana. Li riĉigis la hindustanan muzikon aldonante elementojn de persa kaj araba muziko.

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. Habib, Mohammad. (2004) Hazrat Amir Khusrau of Delhi (angle). Cosmo Publications. ISBN 978-81-7755-901-9.
  2. Amīr Ḵosrow Dehlavī. Eisenbrauns Inc. Arkivita el la originalo je 17 May 2016. Alirita 30 December 2023 .

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]