Saltu al enhavo

Amerigo Iannacone

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Amerigo Iannacone
Persona informo
Naskiĝo 17-an de majo 1950 (1950-05-17)
en Venafro, Molizo, Italio
Morto 12-an de julio 2017 (2017-07-12) (67-jaraĝa)
en Venafro
Mortokialo Trafikakcidento Redakti la valoron en Wikidata
Lingvoj Esperanto
Nacieco italo
Ŝtataneco Italio Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo esperantisto (1982–)
verkisto
poeto Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Amerigo IANNACONE (ame'ri:go janna'kone, 1950-2017) estis itala esperantisto, verkisto, poeto kaj instruisto.

Biografio

[redakti | redakti fonton]

Li naskiĝis en 1950 en Venafro (regiono Molizo). Profesie li estis instruisto. Li mortis 67-jara la 12an de julio 2017 pro stratakcidento[1], frapita de aŭto dum li regule trairis straton en sia hejmurbeto Venafro.

Li estis verkisto kaj poeto tre konata en sia regiono Molizo kaj dediĉis sian tutan vivon al kulturo kaj al la instruado de Esperanto;

Li ankaŭ estis prezidanto de de la Premio Paci de Isernia por la sekcio Poezio.

En 2011 li estis premiita per la premio “Libero de Libero” en Fondi kaj en 2013 per la Premio “Napoli Cultural Classic” en Nola.

Inter siaj libroj gravas:

  • "A zonzo nel tempo che fu” (2002), plurfoje reeldonita,
  • "Il paese a rovescio e altre fiabe” (2008),
  • “Cronache reali e surreali” (2008)
  • "Matrioska e altri racconti” (2011).

Li ankaŭ tradukis plurajn librojn de la franca al la itala kaj de la itala al Esperanto.

La italaj poetoj Massimo Acciai Baggiani kaj Fabio Strinati dediĉis al li la libron de poezio Preter la sojlo, lumluko (Edizioni Segreti di Pulcinella, 2020).

Esperanto

[redakti | redakti fonton]

Li esperantistiĝis en la jaro 1982 kaj estis aŭtoro de pli ol 20 libroj (poezio, rakontoj, eseoj kaj tradukaĵoj) inter kiuj :

  • "Esperanto, il perché di una scelta", (1986);
  • "Eterna metamorfosi - Eterna metamorfozo" (1987),
  • "Dulingvaj poemoj";
  • "Verso il fonetismo - Evoluzione della scrittura" (1994);
  • "Da Babilonia a Esperantujo – Considerazioni sulla lingua internazionale" (1998);
  • "Piccolo Manuale di Esperanto” (2006).

Pluraj estas liaj tradukaĵoj en Esperanto, inter kiuj la poemkolekto "Ĉe la temporando" de Jozefo Napolitano kaj "La monda origino" de Donato Di Poĉe, "Oboe d'amore - Ama hobojo" (2007).

De 1986 li eldonis la literaturan revuon "Il Foglio Volante" (La Flugfolio), kiu estis dufoje premiita de la itala ĉefministra stabo pro literatura kritiko; ĝia lasta numero, la julia 2017, (anno XXXII - n. 7).

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. Amerigo Iannacone mortis en stratakcidento, HeKo 651 3-A, la 13-an de julio 2017.

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]

itale "Addio a Iannacone"