Aleno
Aspekto
La aleno estas rekta aŭ kurba pika (en moderna epoko, ŝtala) stangeto, uzata de ekz. ledlaboristo, ŝuisto, selisto ks. por bori truojn en ledo, plasto, ligno aŭ alia malmola substanco por ebligi stebon.
La plej frutempaj alenoj en la ŝtonepoko estis faritaj el osto.
Louis Braille akcidente elpikis sian dekstran okulon per aleno kaj poste fariĝis tute blinda.